On 3 Apr 2006, at 12:26, Bertilo Wennergren wrote:

En pluraj lokoj en la Terminaro mi trovis la vorton "duopa",
kie mi atendis trovi "duobla", ekz.:

  msgid "Double"
  msgstr "Duopa"

Le ĉeesto de "double" sole kiel tradukendaĵo en la terminaro, kun nur unu ebla traduko, estas stultaĵo, kaj ni ignoru ĝin.

  msgid "Double Arrow"
  msgstr "Duopa Sago"

  msgid "Double Dot"
  msgstr "Duopa Punkto"

  msgid "Double Lines"
  msgstr "Duopaj Linioj"

Ĉu temas pri konscia elpensaĵo aŭ pri simpla eraro?

Ĉu vere vi atendas "duobla" ĉi tie? Laŭ mia kompreno, "duobla" estas mezuro de kvanto, kiu estas dufoje pli granda ol alia, sed "duopo" signifas "paro" -- simple ke estas du da io. Ĉu mi eraras? Bazita sur tiu kompreno, "duopa punkto" ŝajnas al mi pli logika ol "duobla punkto".

Mi devus aldoni, tamen, ke tiu kompreno rezultas pli de propra pripensado ol de multfoja uzo kaj aŭdo/lego de la terminoj, do mi tute pretas akcepti, ke mia kompreno estas erara.


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to