On 4 Apr 2006, at 00:49, Bertilo Wennergren wrote:
Tim:
Laŭ mia kompreno, "duobla" estas mezuro de kvanto, kiu estas dufoje
pli granda ol alia, sed "duopo" signifas "paro" -- simple ke estas
du da io. Ĉu mi eraras?
Bona demando... La afero igis min heziti... kaj esplori...
Dankon, Bertilo, pro la detala kaj tuja esplorado de tio. Mi certe
lernis ion; ŝajnas, ke ankaŭ vi (almenaŭ vi malpli hezitas pri tio,
kion vi jam sciis).
La rezulto, do, estas tuta anstataŭigo de "duopa" per "duobla" en la
terminaro kaj en la .po-dosieroj. Mi havas plilongiĝantan liston de
tiaj aferoj, kaj mi ja faros ilin. (Vidu mian sekvan mesaĝon,
ekzemple).
Intertempe, ni certe uzu "duobla"n en venontaj tradukoj aŭ dum
provlegado.
Dankon al ĉiuj.
Tim
PS Restas ankoraŭ tradukendaĵoj en tiuj dosieroj:
https://launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/
+pots/ooo-other/eo/+translate?alt=fr&show=untranslated
https://launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/
+pots/ooo-commongui/eo/+translate?alt=fr&show=untranslated
Kaj oni ĉiam povas plibonigi la tradukojn per zorgema legado.
Antaŭdankon al ĉiuj.
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]