Tim: > On 3 Apr 2006, at 12:26, Bertilo Wennergren wrote:
> > msgid "Double Arrow" > > msgstr "Duopa Sago" > > msgid "Double Dot" > > msgstr "Duopa Punkto" > > msgid "Double Lines" > > msgstr "Duopaj Linioj" > > Ĉu temas pri konscia elpensaĵo aŭ pri simpla eraro? > Ĉu vere vi atendas "duobla" ĉi tie? Jes. > Laŭ mia kompreno, "duobla" estas mezuro de kvanto, kiu estas dufoje > pli granda ol alia, sed "duopo" signifas "paro" -- simple ke estas > du da io. Ĉu mi eraras? Bona demando... La afero igis min heziti... kaj esplori... > Bazita sur tiu kompreno, "duopa punkto" ŝajnas al mi pli logika ol > "duobla punkto". > Mi devus aldoni, tamen, ke tiu kompreno rezultas pli de propra > pripensado ol de multfoja uzo kaj aŭdo/lego de la terminoj, do mi > tute pretas akcepti, ke mia kompreno estas erara. Mi komprenas, kiel vi pensas. Efektive vi pensas tute logike. Tamen, en la praktika uzo (laŭ mia impreso), oni uzas ankaŭ en tiaj okazoj normale "duobla". Tiam oni aplikas la duan signifon de "duobla" en PIV2005: "konsistanta el du partoj: 'duobla kaverno', 'ili faris la surbrustaĵon duobla'^Z, 'duobla fadeno estas pli forta ol unuobla'^Z". La vorton "duopa" oni uzas en la praktika ŝajne nur en jenspecaj okazoj (ĉerpitaj el la Tekstaro de Esperanto): duopa interparolo = interparolo inter du personoj duopaj bataloj = bataloj inter du personoj duopa vivo = kuna vivo de paro duopa intimo = intima kunestado de du personoj duopa feriado = kuna feriado de du personoj duopa laborgrupeto = laborgrupeto konsistanta el du personoj duopa delikto = delikto (krimo) farita kune de du personoj duopa panegiro = verko, kiu laŭdas kune du personojn Rimarku, ke en ĉiu el tiuj ekzemploj temas pri personoj. Aperas tamen ankaŭ "duopa lampo" (unu fojon), ŝajne pri du kunmetitaj lampoj. En PIV2005 oni tute ne trovas la vorton "duopa"!, kaj eĉ entute preskaŭ ne troviĝas tie vortoj finiĝantaj per OP kaj A-finaĵo! Estas nur unu sola ekzemplo sub OP/: "duopa biciklado" = "kuna biciklado de du personoj". Sed estas ankaŭ la ekzemplo "kvaropige faldita papero", kiu montras uzon analogan al la ekzemploj el nia Terminaro. La unuan fojon mi tion ĉi vere esploras, kaj la konkludo estas ankaŭ por mi novaĵo (kvankam ĝi kongruas kun miaj spontanaj kompreno kaj uzo): Mi konkludas, ke vortojn finiĝantajn per "...opa" oni uzas normale nur por montri, ke io okazas fare de grupo kun tiom da personoj aŭ ke io konsistas el grupo kun tiom da personoj. La ekzemplo "duopa lampo" impresas kiel escepto. Do, se io estas rigardata kiel unu afero, kiu tamen enhavas du partojn, kiuj ĉiu sola povus esti rigardata kiel tia afero mem, tiam oni uzu "duobla": "duobla kaverno" (unu kaverno duparta - ĉiu parto estus per si mem kaverno, se ĝi ekzistus sola), "duobla sago" (unu sago konsistanta el du partoj, kiuj ĉiu per si mem jam aspektas kiel [parta] sago); "duobla papero" (unu paperfolio, kiu tamen enhavas du tavolojn, el kiuj ĉiu per si mem povas konsistigi unu paperfolion); "duobla linio" (unu linio, kiu konsistas el du kunaj strekoj). Estas tamen klare, ke iafoje la du ideoj "duobla" kaj "duopa" intertuŝiĝas. La ekzemplo "duobla linio" estas tia. Ĝi tre similas al ekz. "duopa laborgrupeto". Sed - laŭ mi - tie gravas interalie, ke OP fortege tendendas al personoj. (Se "duobla linio" vere signifas "linio de duobla alteco", tiam estas nenia ajn bazo por uzi OP. Mi nun interpretis ĝin kiel "dustreka linio".) En la Tekstaro mi trovis interalie "duobla pordo", "duobla vico da timegindaj dentegoj", "duobla ujo" (kun interna kaŝejo), "duobla embrio" (enhavanta kune du embriojn), "duobla amforo", "duobla rolo", "duobla vo" (W), "duobla familinomo", "duobla helico" (ekz. de DNA). Aparte interesa estas la ekzemplo "duobla recenzo". Ĝi havas la signifon "recenzo, kiu traktas kune du apartajn verkojn". La esprimo "duopa recenzo" laŭ mi devas signifi "recenzo verkita kune de du personoj". Nun mi malpli hezitas. :) -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
