Tim, dankon pro konsiloj kaj korektoj. Pardonpetojn pro fusxetoj miaj.
Ĉu pri la vorto "preview" estas interkonsento? (antauxvido <-> aspekto) Mi vidis ke Donald kontrollegante sxangxis ie al "aspekto". Ĉu "Eŭropa valuto" aŭ "eŭropa valuto"? (anbaŭ eblas, kion elektis/as la traduka skipo?) Ĉu mi bone komprenis ke ni unuecigos - Removing shortcuts = Forigo de ligiloj --> Forigante ligilojn - Removing backup files = Forigado de rezervaj kopioj --> Forigante rezervajn kopiojn Laux mi gravas unuecigi tiajxojn tra la tuta programaro. Yves 2007/5/14, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE----- Hash: SHA1 Begin forwarded message: > Author: yvesn > Date: 2007-05-06 18:07:37 +0000 (Sun, 06 May 2007) > New Revision: 117 > > Modified: > trunk/sw/source/ui/dbui.po > Log: > mi fintradukis la dosieron. > Oni miksis "adresolisto" kaj "adreslisto". Mi unuecigis al > "adreslisto". Bv. konfirmi cxu bone aux ne. > Mi ankaux iom dubis pri uzo de imperativo en tiu cxi dosiero. Foje > necesas, cxu ne? > Cxiu konsilo tre bonvenas! "adresolisto" -> "adreslisto" -- tute en ordo. La regulo pri imperativo estas tio: ni uzas ĝin kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. "Entajpu vian pasvorton" aŭ "Elektu el la ĉi suba listo kaj klaku la butonon 'Bone'." Krom tio, ni uzas i- formojn: "Konservi dosieron", "Kopii tekston", k.s. Vi povas imagi la vortojn "Musklaku ĉi tie por..." antaŭ ĉiu tia menuero, se vi volas! En la ĉi suba dosiero, mi vidas iom strangan mikson de i- kaj u- formoj. Estus bone, ke iu relegu ĝin por korekti tion. Antaŭdankon. (Vi eble anoncu al la listo kiam vi eklaboras pri tio, por eviti duoblan laboron). Vidu kelkajn specifajn demandojn/proponojn ĉi sube. > --- trunk/sw/source/ui/dbui.po 2007-05-06 17:15:22 UTC (rev 116) > +++ trunk/sw/source/ui/dbui.po 2007-05-06 18:07:37 UTC (rev 117) > > +msgstr "Elekti adresliston. Alklaku '%1' por elekti ricevontojn el > alia listo. Se vi ne havas adresliston, vi povas krei tian per > alklakado de '%2'." Devus esti "elektu" je la komenco. > #: dbui.src#DLG_MM_CREATIONMONITOR.modelessdialog.text > msgid "Mail Merge" > -msgstr "" > +msgstr "Porposxta kunfandado" Mi iom dubas pri ambaŭ vortoj ĉi tie. Ĉu certe por la poŝto? Ĉu ne eble por retmesaĝoj? Kaj kial "-ado"? Oni ne referencas la daŭron, mi kredas. Tio tute ne estas kritiko de vi, Yves -- mi ja rimarkas, ke vi fide sekvis nian karan terminaron! Tio estas instigo je diskutado. > +msgid "You did not specify a new name for the attachment. If you > would like to provide one, please type it now." > +msgstr "Vi ne specifis novan nomon por la kunsendajxo. Se vi > dezirus provizi iun, bonvolu nun tajpi gxin." "Specifis"? "Donis" verŝajne sufiĉus. Cetere mi ne certas, ĉu oni diru "specifu" aŭ "specifigu". > msgstr "" > +"Noto:\\n" > +"Apartigu retposxtadresojn per punktokomo (;)." Ĝuste! (la u-formo) > #: mmoutputpage.src#DLG_MM_COPYTO.modaldialog.text > msgid "Copy To" > msgstr "Kopii al en" Ĝuste! (la i-formo) > +msgid "The preview of a merged document is visible now. To see the > preview of another document click one of the arrows." > +msgstr "La vidigo de la kunfandita dokumento ne videblas. Por > vidigi alian dokumento klaku iun el la sagoj." Mistradukita -- "ne" devus esti "nun". Ankaŭ mankas 'n' ĉe "dokumento". =================================== Mi korektis la ĉi suprajn erarojn kaj enmetis la dosieron en la deponejon. Mi sendas la komentojn nur por montri miajn pensojn kaj instigi debaton. Tim -----BEGIN PGP SIGNATURE----- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGR6Xv4qQfaYPSZYwRAsntAJ9OvZzDzW9T1QATxUJgPrbi+v0l0ACbBEtX xpd9FeX7jeMK3NfjzEJDiwQ= =Ur3j -----END PGP SIGNATURE----- --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
