-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 16 May 2007, at 15:16, Yves Nevelsteen wrote:

Pri -ing
(vidu cxi-sube)
mi preferas la tradukon -ante (cxiam depende de kunteksto).

Ankaŭ mi emas al tio. Ĉu ĉiuj konsentas?

Chuck diras
Mi fakte tradukus gxin kiel "antauxrigardo"... cxar oni devas rigardi tion kio aperos poste. Sed eble "antauxvido" pli tauxgus. Mi tute ne komprenus
se oni uzus "aspekto" por tio...

Por la vikipedio, "antaŭrigardo" sufiĉe bone konvenas, sed en OOo plej ofte oni uzas la vorton por "print preview" aŭ "mail merge preview". En tiuj kazoj, oni povas multe pli forte argumente por "aspekto", ĉar oni ja petas vidi la finitan aspekton de io antaŭ ol presi ĝin, aŭ antaŭ ol krei fanditan dokumenton.

Lode diras
aspekto = eksteraj trajtoj, simple, aspektas rugha, granda, ... do oni povas
chiam ajn shanghi la aspekton de TTT-ejo, ekz. pere de CSS.

Vidu ĉi supre. Se temas pri TTT-ejo, mi konsentas, ke "aspekto" ne bonas por "preview"; ĝi eĉ maltaŭgas, ĉar la celo de la "preview" malsamas. En vikipedio, ekzemple, la "preview" utilas por kontroli ĉu ne estas tajperaroj en via teksto, aŭ ĉu vi enmetis ĉiun kodon bezonatan; tamen la fina *aspekto* de via laboro ŝanĝos por ĉiu vizitanto, laŭ la tiparo elektita de la uzanto, la grando de lia ekrano, ktp.

Por "print preview", la celo estas tute alia -- oni ĝenerale *ne* tiam kontrolas tajpadon, oni simple volas rigardi kiel ĝi *aspektas* surpaĝe.

Do, mi preferas "antaumontro", anstatau antauvido, char la programo
'montras', la uzanto 'vidas'... ;)

Do, plia vorto? Ĉu ni jam ne havas sufiĉe da ebloj? Mi ne vidas avantaĝon "antaŭmontro" super "antaŭvido". Se la programo montras je la sama momento kiam la uzanto vidas, kial ne uzi la ekzistantan vorton?

Ĉiukaze, kvankam estas preferinde kongruigi niajn terminojn kun aliaj grandaj projektoj, ni ne estas devigataj fari tion, kaj tiukaze mi dirus eĉ kontraŭe: niaj "preview"-oj havas malsamajn celojn kaj malsamajn rolojn kiel iliaj, do estas tute normale, se ni uzus malsaman, por ni pli taŭgan vorton.

Do, resume: por "print preview", mi emas al "presa aspekto". Por "preview" de *enhavo* anstataŭ "preview" de *aspekto*, mi emus al "antaŭvido", sed pretas aŭskulti argumentojn por aŭ kontraŭ.

Viajn (pliajn!) opiniojn mi do petas.


Tim


PS Mi ĵus nombris la "preview"-oj en la dosieraro, kaj estas proksimume 150, aŭ 370 inkluzive de la helpdosieroj. :o( Ni do alvenu al konsento antaŭ ol (re)traduki ilin.



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGS0Xs4qQfaYPSZYwRAlJfAKCRxsz2iwHJzemmUjJKg7lsFdCmrwCg6tB1
i70SchZMO1Nz/0GKYl2uNHI=
=/x0O
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to