On Sep 13, 2007, at 7:34 PM, Bertilo Wennergren wrote:
Tim Morley:
Mi antaŭ nur mallonga tempo lernis la nomon de tiu ĉi klavo en
Esperanto; kvankam "Stir." estas sufiĉe logika traduko de "Ctrl",
mi eble pli emas konservi simple "Ctrl". Kiel diris Bertilo, tio
jam vidiĝas sur plej multaj klavaroj -- almenaŭ ciu, kiun mi
vidis. Estus interese scii kion oni trovas sur tiu klavo en
klavaroj ĉinaj, japanaj, rusaj, ktp. antaŭ ol fari decidon pri tio.
En Koreujo oni legas "Ctrl" sur tiu klavo.
Ni tamen memoru, ke Makintoŝaj komputiloj nomas la klavojn tute alie.
Ĉu ni devas fari apartan tradukon por Makintoŝuloj??!!
Makintoŝaj klavaroj havas klavon "ctrl" apud tiu, kiu antaŭe portis
sole la nomon "option," t. e., 'opcio,' sed nun ankaŭ havas "alt" sur
la supro de la klavo. Dekstre de "option-alt" estas la klavo, kiu
havas la nomon "ordona," 'command,' sed kiu portas nur emblemojn
"pomo" kaj "krakeno." Pro la ekzisto de tri klavoj, kie PC havas du
klavojn, makintoŝa "ctrl" servas simile al PC-a "alt."
Apenaŭ necesas apartaj nomoj por makintoŝaj "ctrl" kaj "option-alt,"
sed oni devas rememori, ke tiuj makintoŝaj klavoj funkcias alimaniere
ol samnomaj PC-aj klavoj. Restas tiel eĉ por Intel-Mac: oni devas
premi klavojn malsame kiel por PC en instalita Vindozo. MI
ekalkutimiĝas; estas malsame ol por la imitilo SoftWindows95, kiun mi
utiligis por Ĉapelilo antaŭ deko da jaroj. Kiam mi trovos sufiĉan
helpon, mi ankaŭ instalos Ubuntu. OpenOffice funkcias per X11 en
Makintoŝo mem, sed la ĉapelitaj literoj de Esperanto kaj tuta
unikodo skribeblas laŭ makintoŝa maniero.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have
read this email without warning, warrant, or notice. They may do this
without any
judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.