On Jul 6, 2009, at 10:1138 PM, Donald Rogers wrote:

Arnold Victor wrote:

On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote:

...



En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan.


Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi la klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa aranĝo, sed probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia aŭ simila aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian rimedon vi uzas?


Sub "Keyboard Preferences" / "Keyboard Layout Options" / la listero "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") (kiel mi klarigis je 2009-07-05) estas elekteblaj (mi ne listigis ĉiujn eblojn):
Any Alt key
Any Win key
Left Alt
Left Win
Menu
Enter key on keypad
Right Alt
Right Ctrl
Right Win

Ĉu via prefero troviĝas en la listo?



Jes, sed el ĉiuj tiuj nur unu (Left Alt) estas sur mia klavaro de surgenua PowerBook Pro, kaj tiu jam estas tre ŝarĝita por diversaj aliaj taskoj. Jen la problemo: utiligi ĝin laŭ makintoŝa maniero sen perdi necesajn taskojn por Ubuntu.


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Reply via email to