Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope) havas pli bonan subtenon por Esperanto.
Ĝi havas version 3.0.1 de Openoffice.org. Ties Helpo ankoraŭ estas en
la angla, kompreneble, ĉar ni ne finis traduki ĝin. Aŭtomata
literumkontrolo funkcias.
Notu ke nun subteno en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn estas eĉ
pli bona ol antaŭe. Estas facile enŝalti ĝin:
oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia
kutima fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"),
"Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la
langeton "Layouts" ("Aranĝoj") kaj la celatan fasonon, ekzemple "USA"
("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la
listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de
Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the
corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en
klavaro Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level"
("Klavo por elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas
uzi kiel specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple "Left Win"
("Maldekstra Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove
"Close". Eble necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj
estas tajpeblaj per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata
literoklavo: ekzemple Maldekstra-Win + C donas je ĉ.
Mi proponas ke nun ni anoncu ke Openoffice.org kaj Linukso estas pretaj
por Esperantistoj, krom la helpo.
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org