Saluton,

(bedaurinde?) malmultaj esperantistoj uzas linukson. Se ni anoncus ke
OpenOffice.org estas preta en Esperanto, bonus aldoni la ligilojn kie gxin
elsxuti por Vindozo kaj Makintosxo.
Sed se mi bone komprenis, momente ne ekzistas pretaj versioj por tiuj
operaciumoj?

Yves

2009/7/5 Donald Rogers <[email protected]>

> Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope) havas pli bonan subtenon por Esperanto.
> Ĝi havas version  3.0.1 de Openoffice.org. Ties Helpo ankoraŭ estas en
> la angla, kompreneble, ĉar ni ne finis traduki ĝin. Aŭtomata
> literumkontrolo funkcias.
>
> Notu ke nun subteno en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn estas eĉ
> pli bona ol antaŭe. Estas facile enŝalti ĝin:
>
> oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia kutima
> fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"),
> "Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la
> langeton "Layouts" ("Aranĝoj") kaj la celatan fasonon, ekzemple "USA"
> ("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la
> listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de
> Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the
> corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en klavaro
> Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level" ("Klavo por
> elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas uzi kiel
> specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple "Left Win" ("Maldekstra
> Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove "Close". Eble
> necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj estas tajpeblaj
> per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata literoklavo: ekzemple
> Maldekstra-Win + C donas je ĉ.
>
> Mi proponas ke nun ni anoncu ke Openoffice.org kaj Linukso estas pretaj
> por Esperantistoj, krom la helpo.
>
> Donald
>
>
>
> ---------------------------------------------------------------------
> To unsubscribe, e-mail: [email protected]
> For additional commands, e-mail: [email protected]
>
>

Reply via email to