lastatempe en novaj redaktoj mi ofte uzis ekzemplojn el
interretaj dokumentoj.  la nuna cxapitro pri fontindikoj en la
tehxnika manlibro ne tre helpas pri tiaj okazoj (vidu:
http://purl.org/net/voko/revo/dok/manlibro.html#ekz) kaj
gxenerale gxi ne enhavas multajn ekzemplojn.

mi proponas la sekvan novredakton:

----------

ekzemploj

Ekzemploj ilustras la uzon de vorto kaj povas enhavi
krom la citita aŭ ekzempla teksto klarigojn kaj
fontindikon.

<ekz>
   ili sin <tld/>is je kvar okuloj
   <klr>(intervidiĝis kaj parolis duope, sen atestantoj)</klr>
   <fnt><bib>NeĝaBlovado</bib></fnt>
</ekz>

Ellason ene de citaĵo oni povas montri per klariga tripunkto:

<ekz>
   iun matenon <klr>...</klr> mi observis en la aero <tld/>forman
objekton
   <fnt><bib>Munchhausen</bib>, <lok>ĉapitro 9a</lok></fnt>
</ekz>


fontindikoj

Fontoj indikas la devenon de citaĵo aŭ kapvorto.
Ili indikas normale la verkon kaj la lokon ene de
la verko. La verkon plej konvene oni indikas per
referenco al la bibliografio.

<ekz>
   ili <tld/>igas mian vivon en kavo
   <fnt><bib>MT</bib>, <lok>Jer; 3:53</lok></fnt>
</ekz>

<ekz>
   la fama <tld/>o de Hammurabi
   <fnt>
   <aut>Andrzej Grzębowski</aut>,
   <vrk>Irano: la 131a lando de MT</vrk>,
   <bib>LOdE</bib>,
   <lok>2001-07, numero 81a</lok>
   </fnt>
</ekz>

La bibliografio enhavas la mallongigojn de la referencverkoj,
ekzemple MT povas stari por la Malnova Testamento, LOdE por La
Ondo de Esperanto, Viki por Vikipedio kaj tiel plu.

Fonto de kapvorto povas enteni sole la mallongigon de referencverko.

   <kap><rad>levier</rad>/o <fnt><bib>PIV1</bib></fnt></kap>

Se iom grava verko mankas en la bibliografio, vi povas peti, ke
la administranto aldonu ĝin.

Verkoj ne tre ofte citataj, ekzemple mallongaj interretaj paĝoj,
restos ekster la bibliografio.  En tiaj okazoj, vi povas uzi
ankaŭ fontindikon similan al la sekva.

   <fnt>
   <aut>Pavel Stanĉev, trad. Vedi</aut>,
   <vrk><url
ref="http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/kolora_knabino.html";>La
 

kolora knabino</url></vrk>,
   <lok>Paco, 1989-2, p. 8a-9a</lok>
   </fnt>

Rektaj krampoj ĉirkaŭas informon ne trovitan en la verko mem,
ekzemple ĉi-sube la daton.

   <fnt>
   <aut>Amri Wandel</aut>,
   <vrk>La moderna astrofiziko</vrk>,
   <lok><url ref="http://esperanto.org/AEK/biblioteko.html";>Virtuala
   Biblioteko de AEKo</url>, [vidita je 2006-01-24]</lok>
   </fnt>

----------

jxeromo








retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a