Je 3/16/06, mjb0:

...

> Cxiam, kiam mi trafas tian tripunkton, mi estas gxenata per la
> impreso, ke la tripunkto vere apartenas al la citajxo. Ja por punkto
> ne distingeblas kursivigita aux nekursivigita formo.

Se la preterlaso estas bone farita, tio ja ne gravas.  Se oni volas,
oni povas konsulti la fontajxon.  (Cetere, kiam mi legas per teksta
foliumilo kiel lynx, mi vidas la krusivon kolore malsama :)

> Cetere la antauxa spaco aspektas kiel tipografia eraro.

Hm, por mi estas tute male.  Mi povas akcepti la tripunkton senpere
post vorto frazfine aux vortofine... kiam gxi esprimas heziton; sed
kiam temas pri elipso, mi nepre antauxmetas spaceton.  Simile en
matematiko: 2, 4, 6, ..., 2*n, ...

> En tiaj okazoj mi cxiam uzis tripunkton ene de rektaj krampoj
> <klr>[...]</klr>, kio cetere kongruas kun la uzo de rektaj krampoj por
> enkonduki vortojn eksterajn al la citajxo:

Tio eble ne estas grava, sed almenaux en la rusa tradicio enkrampigita
tripunkto indikas iom longan elipson (kiu transiras frazan limon, aux
ellason de tutaj frazoj).

> <ekz>
>    iun matenon <klr>[li]</klr> observis strangan objekton
> </ekz>

> kie "li" trafe resumas dek vortojn longan subjekton.

> Mi scias, ke vi redaktas alie, kaj mi jam atentigis vin pri tiu cxi
> malkongruo inter ni, sed mi vere opinias, ke la rektaj krampoj estas
> pravigitaj.

La rektaj krampoj kutime indikas bibliografian referencon.  Por
ensxovita teksto oni kutime uzas (almenaux en la rusa tradicio)
krampojn angulajn.  Verdire, tiaj krampoj ne estas facile tajpeblaj;
kaj plej bona rimedo estus havi por ili xml-ajxon (kiel
<ctl>...</ctl>) -- kaj poste estus facila afero elekti ajnan
signoprezenton por tia elemento.  Verdire, <klr>...</klr> mem devus
esti tia elemento; sed bedauxrinde, jam iom tro abundas
<klr>(...)</klr>.  Aliflanke, eble ni povus lancxi iun skripton kiu
forigos tiaj krampojn (kaj samtempe Volframo povus sxangxi la
prezenton de <klr>...</klr> je io pli videbla, ekz-e je &#x2329; kaj
&#x232a;? sed cxi tiuj signoj ankoraux maloftas en la tiparoj, do
provizore eblus &lt;...&gt; aux &#x2039;...&#x203a;).

--
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a