Kara Peter,
Mi ne skribis ion alian, ol tion, kion mi skribis. Relegu la liniojn post semajno, evitu elpensi ion sub ili, kaj vi komprenos.
Modernigi ne estas celo en si mem. Indas modernigi, certe, sed antaux ol detrui la "malmodernan" staton, necesas esti preta garantii same valoran modernan redakton kun ecx pli granda grado de interna kohereco. Oni do faru tion prudente, singarde konsiderante la haveblajn fortojn. Tute ne temas en miaj vortoj pri "toleremo al iu, kiu volas ion fari, cxar li enuas", sed postulo pri serioza laboro.
Same, neniun mi anticipe kulpigas pri aroganteco, sed atentigas, ke la difinoj devas resti legeblaj, eble ne de absoluta laiko en la fako, sed almenaux de fakulo ne konanta la E-an terminologion (do la nocioj estu difinitaj en maniero kiel eble plej akceptebla internacie, kaj uzu neniun nedifinitan terminon): jen por la aroganta faka jxargono.
Havi historian perspektivon estas idealo. Gxi ne estas nepra antauxkondicxo, sed donas auxtoritatecon al oniaj kritikoj de la malmodernajxoj. Cxion modernigi sen provo kompreni la malmodernan staton estas la plej simpla maniero pligrandigi la terminologian hxaoson.
Kompreneble, neniu atendas de faka redaktanto, ke en unu tago li prezentu tute koheran materialon, sed devas esti la celo, ke la laboro atingos tian staton ene de kelkaj monatoj (aux ecx pli por fako kun tre abunda terminprovizo).
Kore,
Marc
> Message du 28/08/06 09:16__._,_.___
> De : "Peter" <[EMAIL PROTECTED]>
> A : [email protected]
> Copie à :
> Objet : [revuloj] Re: ReVo, PIV kaj la Enciklopedia Vortaro ...
>
> Estimataj gesamideanoj,
>
> por eviti miskomprenojn, mi deziras klarigi, ke
>
> --- In [email protected], [EMAIL PROTECTED] wrote:
> >
> > Por respondi al Peter mi dirus, ke zorgi pri la lasta modo estas
> > lukso, kiun ni gxenerale ne povas permesi al ni (kaj ni
> > Esperantistoj ne estas la unusolaj en tiu situacio). Tamen se iu
> > volas modernigi iun fakon de REVO, enkondukante la novajn nociojn
> > kaj redifinante la malnovajn terminojn laux la plej novaj normoj,
> > bone, li tion faru, sed
> >
> mi sub tiuj linioj komprenas klare la opinion, ke oni ne malhelpos al
> persono, kiu suferas enuon kaj sekve komencas okupigxi pri la nocioj
> de ReVo koncernantaj lian ellerninta(j)n profesio(j)n. Tio ankoraux
> nun kauxzas indignon cxe mi, cxar mi supozis tiun laboron "necesa" kaj
> ne "tolerebla" aux "ne vere gxenanta" kaj cetere ne enuas.
> >
> > (1) li provu konservi legeblan stilon kaj distancigxi de tro
> > aroganta faka jxargono,
> >
> Se por iu nocio jam ekzistanta en ReVo ekzistas rekta ekvivalento en
> la germana lingvo, kiu estas "aroganta fakjxargono", estas mistraduko,
> ne uzi gxin kun klarigaj aldonoj. Estu certa, ke ne mi enkondukis
> tiujn jxargonajxojn en la germanan lingvon, sekve mi kiel tradukanto
> ne estu konsiderata "aroganta".
> >
> > (2) li havu historian perspektivon, kiu ebligu al li kompreni kaj
> > klarigi al la legantoj la terminologiajn sxangxojn,
> >
> Kial mi foruzu mian tempon esplorante, kian historion la nocioj jam
> nun troveblaj en ReVo havas ? Nun ne temas pri tio, anstatauxi
> esperantlingvajn nociojn per neologismoj - mi estas la lasta, kiu
> farus tion sen vere akra bezono. Por renovigi klarigojn kaj tradukojn
> de ReVo-nocioj, mi ne estu postulata klarigi, kial ili venis en la
> vortprovizon.
> >
> > (3) li agu konsekvence lasante en la vortaro koheran staton (t.e.
> > cxiuj terminoj de la koncerna fako obeas al la samaj principoj: ne
> > restu sximaj arhxaikajxoj apud supermodernaj novredaktitajxoj).
> >
> Kio signifus, lasi la materialon kusxi sur miaj diskoj monatojn, gxis
> mi fintraktis la lastan nocion kaj poste lavangi Volframon eble per
> pli ol cent proponoj ene de unu semajnfino. Li certe dankos por tio ...
>
> Kore salutas,
> Peter
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
| Education | Computer science and education | Science education |
| Computer science education | Education environmental science |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
__,_._,___
