Je Samstag, 30. September 2006 12:57 Peter skribis:

> tute ne adapteblaj artikoloj resp. korektoj, mi uzis fine de auxgusto
> la terminon "alezi" kiel testbalonon, aldonante germanan tradukon,
> farante kelkajn korektojn kaj aldonojn.
>
> De tiam mi cerbumas pri la nocio "ReVo-servo akceptas redaktojn nur de
> aligxintaj redaktoroj.", kiu ekvideblas, kiam oni malfermas la
> "redakti-fenestron". Rilate redaktanteco mi ricevis retleteron je la
> 23an de auxgusto 2006, en kiu legeblas "Por uzi la servon Vi devas
> esti inter la redaktantoj de la Reta Vortaro. Por aligxi kiel
> redaktanto, petu cxe la administranto (vd. malsupre)." Sekvas nocioj,
> sxajne verkitaj je la 22an de oktobro 1999. Mi sentis min per tiu
> informo iomgrade mistifikita, cxar mi opiniis ricevi tiun mesagxon
> reage al la farita peto. Despli, cxar en tiuj nocioj sekvantaj estas
> nenio, kio povus esti helpo por celkonscie fari ion (se estus, mi
> dubus post preskaux sep jaroj pri la aktualeco).

Vi povas simple demandi, se vi ion ne komprenas :-) Pri la Revo-Servo
estas skribita ankaŭ sur la Revo-paĝaro sub ktp->redaktado->redaktoservo

Estas tiel, ke viaj alsendaĵoj estas aŭtomate traktataj, kontrolataj kaj
aŭ akceptataj aŭ rifuzataj ĉiutage. Sed ĉar ankaŭ varbantoj alsendas sian 
rubon al la servo oni devas unue registri sin kiel redaktanto per sia
retpoŝta adreso. 

Mi faris tion nun por vi kaj retrovis vian sendaĵon el la 27a de Aŭgusto
kaj provis trakti. Fakte anstataŭ la alskriba teksto en la komenco de via 
mesaĝo (la sistemo ankoraŭ ne estas sufiĉe inteligenta por kompreni ĝin tiel)
vi devas skribi linion

redakto: aldonis germ. trd.

- aŭ simile. Ĉe tio "redakto:" servas kiel komando al la aŭtomata servo, kaj
la resto priskribas mallonge vian ŝanĝon en la artikolo.

Espereble tio jam sufiĉe komprenigas al vi la sistemon, se ne - demandu plu.

-- 
Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a