Estimata Marc,

--- In revuloj@yahoogroups.com, mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> Modernigi ne estas celo en si mem. Indas modernigi, certe, sed 
> antaux ol detrui la "malmodernan" staton, necesas esti preta 
> garantii same valoran modernan redakton kun ecx pli granda grado de 
> interna kohereco. Oni do faru tion prudente, singarde konsiderante 
> la haveblajn fortojn. Tute ne temas en miaj vortoj pri "toleremo al
> iu, kiu volas ion fari, cxar li enuas", sed postulo pri serioza 
> laboro.
>
Vi pravas, sed Vi ne povas scii, ke mi estas tre konservativa persono
kaj kutimas estimi la laboron de aliaj personoj. Konservativa ankaux
rilate lingvoj, tial mi treege gxojus, se la germanoj estimus sian
gepatran lingvon same kiel Vi francoj.

Sed mi ne povas liberigxi de la impreso, ke ni ambaux ne parolas pri
la sama afero. Antaux ol inventi novajn terminojn, mi preferas
trarigardi la jam en ReVo ekzistantajn rilate la aktualeco de la
klarigoj kaj la akurateco de la germanlingvaj tradukoj - en la fakoj,
en kiuj mi frekventis sxtatajn resp. sxtate aprobitajn ekzamenojn. 
Por fari ekzemplon: kion Vi pensus, se cxe la nocio "tero" ne jam
estus klarigo pri globforma planedo, sed ankoraux pri disko portata de
kvar elefantoj?

Se la esperantlingva nocio estas faktermino, tiam cxiu spertulo de la
fako supozas trovi en la loko de la etnolingvo, kiun li uzas cxiutage,
akurate tiun terminon, pri kiu la kolegaro interkonsentis por la
koncerna objekto. Vortaro ne povas esti lernolibro por
profesilernantoj kaj vortaristo ne respondecas pri la beleco de tiaj
terminoj. 

Se necesas detala klarigo, kiu transpasxas la eblecojn de ReVo, eblus
ekzemple referenci al artikolo en esperanta Vikipedio.
> 
> Havi historian perspektivon estas idealo. Gxi ne estas nepra 
> antauxkondicxo, sed donas auxtoritatecon al oniaj kritikoj de la 
> malmodernajxoj. 
>
Kiel ni havis tion antaux kelkaj tagoj pri la nocio "librotenado". Vi
pravas, mi cxiam miras, ke speciale pri esperantlingvaj terminoj vico
da homoj kapablas cxiam kaj cxie diskuti (en tiu cxi grupo estas loko
por tio), dume mi spertis tiun fenomenon neniam dum instruado de iu
etnolingvo. 

Peter







retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a