--- In [email protected], mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> Kara Peter,
> ...
> Kompreneble, neniu atendas de faka redaktanto, ke en unu tago li 
> prezentu tute koheran materialon, sed devas esti la celo, ke la 
> laboro atingos tian staton ene de kelkaj monatoj (aux ecx pli por 
> fako kun tre abunda terminprovizo).
>
> Kore,
> Marc
> 
Estimataj Volframo kaj Marc,

mi konsentas, ke oni provu iomete sisteme prilabori fakan kampon,
kvankam konsciante, ke - kiel ni germanoj kutimas diri - ankaux Romo
ne estis konstruita ene de unu tago. Sed por testi la sistemon kaj
eviti, ke mi lavangos Vin per abundo de por la sistemo malfacile aux
tute ne adapteblaj artikoloj resp. korektoj, mi uzis fine de auxgusto
la terminon "alezi" kiel testbalonon, aldonante germanan tradukon, 
farante kelkajn korektojn kaj aldonojn.  

De tiam mi cerbumas pri la nocio "ReVo-servo akceptas redaktojn nur de
aligxintaj redaktoroj.", kiu ekvideblas, kiam oni malfermas la
"redakti-fenestron". Rilate redaktanteco mi ricevis retleteron je la
23an de auxgusto 2006, en kiu legeblas "Por uzi la servon Vi devas
esti inter la redaktantoj de la Reta Vortaro. Por aligxi kiel
redaktanto, petu cxe la administranto (vd. malsupre)." Sekvas nocioj,
sxajne verkitaj je la 22an de oktobro 1999. Mi sentis min per tiu
informo iomgrade mistifikita, cxar mi opiniis ricevi tiun mesagxon
reage al la farita peto. Despli, cxar en tiuj nocioj sekvantaj estas
nenio, kio povus esti helpo por celkonscie fari ion (se estus, mi
dubus post preskaux sep jaroj pri la aktualeco).

Mi ne skribas tion nun, por publike plendi, sed por instigi al
cerbumado, cxu eblas fari la procedon iomete pli travidebla por
volontuloj, kiuj vivas tute sen iuj imagoj pri la aferoj turmentantaj
komputilan "cerbon".

Bonan semajnfinon deziras,
Peter        





retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a