Iu kolego (Yuri aux Juri aux simile, mi estas survoje kaj ne havas lian
mesagxon cxemane) rapide skribis ion kiel "oni lauxeble evitu homonimojn" kaj
per tio pledis por "faduo".
Lia argumento estas gxusta, evidenta kaj ... malforta.
Temas pri bona Esperantigo de internacia vorto laux la 15a regulo.
Tute normale estas, ke preskaux cxiam temas pri kompromiso. Se oni volas
respekti iun principon, oni kutime devas lezi alia(j)n. Jam pro tiu banala
fakto, iu rapide elkracxita slogano kiel "evitu homonimojn" estas de preskaux
nula valoro, tiel longe kiel oni ne indikas je kiu "prezo" oni volas gardi
gxuste tiun principon.
Eviti homonimojn ne estas postulata en la Fundamento kaj ne estas celo por si
mem. Gxi estas subcelo de la pli altsxtupa celo "Esperantigi tiel, ke
parolantoj de lauxeble multaj lingvoj facile povas lerni kaj memorigi la
vorton". Aliaj subceloj por atingi tion estas ekz-e:
1. lauxeble granda internacieco;
2. lauxeble malgranda aliformigxo de la internacie konata formo ("eviti
Volapukajxojn")
3. lauxeble facila prononceblo (kelkaj pro tio ne sxatas radikojn finantajn per
vokalo, la konata "Gano/Ganao"-diskuto)
4. lauxebla fidelo al la etimologio.
5. kaj multaj aliaj.
"faduo" lezas principojn 1.-4. nur por ne lezi la prinzipon "evitu homonimon".
Sed tute ne ekzistas reala konfuz-eblo inter fado (radio-teknika termino) kaj
fado (Portugala popola muziko), simple cxar la nocioj estas semantike tro
malproksimaj. Se vi ne kredas, klopodu inventi ekzemplo-frazon de la reala
vivo, kiu ilustras ian konfuz-eblon.
Do resume, se oni nur rigardas la suprajn principojn kaj la principon "evitu
homonimoj" "fado" estas multe pli bona ol "faduo".
Minnaja kaj la aliaj vortaristoj tre probable elektis "faduo" ne por eviti tute
teorian homonimecon, sed por eviti la paroniman paron fato / fado (ambaux venas
de Latina fatum). Kaj paronimoj vere malfaciligas la lingvon por multaj
(deserto / dezerto; domagxi / damagxi, ktp.). Jen la kialo por "faduo" ecx
kontraux la internacia uzo!
Krome intertempe ekzistas aldonaj kauxzoj por "faduo" (lingva disciplino, jam
certa grado de uzateco, trovigxas en PIV2 ktp.).
Simple nomi iun principon kiel "argumento" ne estas suficxa. Cxar la principoj
preskaux cxiam gvidas al malsamaj rezultoj oni cxiam klarigu, kial en konkreta
kazo oni preferas iun principon koste de aliaj, kiun oni akceptas lezi.
Sed tiam oni ja devus foje skribi pli ol du elpafitaj linioj.
Bernhard Pabst
--
"Feel free" – 10 GB Mailbox, 100 FreeSMS/Monat ...
Jetzt GMX TopMail testen: http://www.gmx.net/de/go/topmail
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
mailto:[EMAIL PROTECTED]
mailto:[EMAIL PROTECTED]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/