2006/9/12, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>:
> Tute normale estas, ke preskaux cxiam temas pri kompromiso.

Nu, vi diris nenion novan por mi, mi cxion cxi scias bonege;
aliflanke, mi esperis, ke mia mallonga rimarko estos suficxa por
kompreno (sapienti sat) -  mi ne sxatas tro longe disputi pri
evidentaj aferoj.

> 1. lauxeble granda internacieco;
> 2. lauxeble malgranda aliformigxo de la internacie konata formo ("eviti 
> Volapukajxojn")
> 3. lauxeble facila prononceblo (kelkaj pro tio ne sxatas radikojn finantajn 
> per vokalo, la konata "Gano/Ganao"-diskuto)
> 4. lauxebla fidelo al la etimologio.
> 5. kaj multaj aliaj.

Laux mi, evito de homonimoj staras ie sur unuaj lokoj en tiu cxi listo
de prioritatoj.

> "faduo" lezas principojn 1.-4. nur por ne lezi la prinzipon "evitu
> homonimon". Sed tute ne ekzistas reala konfuz-eblo inter fado
> (radio-teknika termino) kaj fado (Portugala popola muziko), simple
> cxar la nocioj estas semantike tro malproksimaj. Se vi ne kredas,
> klopodu inventi ekzemplo-frazon de la reala vivo, kiu ilustras ian
> konfuz-eblon.

Facile! La raditehxnika termino ja temas pri _sono_, do mi facile
povas diri "faduo fadis en silento". Ne forgesu, ke ne ekzistas
puraj terminoj, cxiam eblas uzi ilin ankaux metafore (kaj nemalofte
okazas, ke vorto, kiu iam estis nura termino, igxas komunuza).

> Do resume, se oni nur rigardas la suprajn principojn kaj la
> principon "evitu homonimoj" "fado" estas multe pli bona ol "faduo".

Laux mi, ne. Sed mi ne sxatas disputi, por mi estas tutegale.
Gravas, ke mi mem _neniam_ uzos formon "fado" (en la senco
"portugala popolkanto"), kaj kiel faros vi aux aliaj, por mi estas
tutegale. :-P

> Jen la kialo por "faduo" ecx kontraux la internacia uzo!

Interalie, en la rusa "faduo" estas "fadu", do la formo estas iagrade
internacia, cxu ne? Se mi gxuste komprenas, en la portugala
fina "o" prononcigxas kiel "u"...

> Sed tiam oni ja devus foje skribi pli ol du elpafitaj linioj.

Nu, se vi deziras, ke oni cxion macxu por vi...

P.S. Mi estas iom grumblema hodiaux, do pardonu, se mi estis
tro malafabla.

-- 
Yury Finkel


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a