Je 9/12/06, Bernhard: > Iu kolego (Yuri aux Juri aux simile, mi estas survoje kaj ne havas > lian mesagxon cxemane) rapide skribis ion kiel "oni lauxeble evitu > homonimojn" kaj per tio pledis por "faduo".
> Lia argumento estas gxusta, evidenta kaj ... malforta. Tio dependas je la persono. Por mi la argumento estas ja forta. [...] > "faduo" lezas principojn 1.-4. nur por ne lezi la prinzipon "evitu > homonimon". Sed tute ne ekzistas reala konfuz-eblo inter fado > (radio-teknika termino) kaj fado (Portugala popola muziko), simple > cxar la nocioj estas semantike tro malproksimaj. Se vi ne kredas, > klopodu inventi ekzemplo-frazon de la reala vivo, kiu ilustras ian > konfuz-eblon. Imagu ke oni volas trovi en la Reto informojn pri "fado" (aux pri "faduo"). La normala sercxilo ne analizas la signifojn. Rezulte vi havos duoble pli da trafoj, kaj devos esplori ankaux la senutilajn tekstojn, kiuj temas pri tute senrilata afero. Verdire, okaze de "fado" / "faduo" la gxeno estas negranda, cxar ambaux vortoj estas tute margxenaj kaj maloftaj -- do, ne estos multe da rubajxoj (cxar entute ne estos multe da trafoj). Sed supozu, ke oni bezonas sercxi ion pri la marista termino "bito" -- sxajne, tio estos tute senespera, cxar la maloftaj uzoj maristaj tute dronos sub la nekompareble pli ofta senco komputoscienca. Ecx aldono de aliaj vortoj maristaj ne nepre helpos, cxar ankaux en la tekstoj maristaj povas temi pri komputiloj. > Do resume, se oni nur rigardas la suprajn principojn kaj la > principon "evitu homonimoj" "fado" estas multe pli bona ol "faduo". Ne por mi. Ankaux ne por Z, kiu ofte "oportunigis" la vortojn por eviti homonimojn. > Minnaja kaj la aliaj vortaristoj tre probable elektis "faduo" ne por > eviti tute teorian homonimecon, sed por eviti la paroniman paron > fato / fado (ambaux venas de Latina fatum). Kaj paronimoj vere > malfaciligas la lingvon por multaj (deserto / dezerto; domagxi / > damagxi, ktp.). Jen la kialo por "faduo" ecx kontraux la internacia > uzo! Mi ne povas jugxi pri la aliaj; por mi mem "fato" estas same margxena vorto, kiel "faduo", kaj mi neniam ekpensus pri gxi komparante "faduo"n kun "fado"; male, la radiotehxnika "fado" tuj prezentigxis al mia menso, samkiel al Jurio. Aliflanke, iam mi mem argumentis kontraux la neoficiala "nitrogeno" favore al la oficiala "azoto" gxuste tial, ke "nitrogeno" estas ne nur pli plumpa, sed ankaux konfuzebla, skribe kaj auxde, kun la samfaka "hidrogeno": nitrogeno hidrogeno [...] -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
