Saluton!

Eduardo Navas skribis:

> Saluton... mi jxus legis la artikolon "cxifr/i" k vidis ke sub
> "mal/cxifr/i" aperis ligilo al "decxifr/i" kiel aparta radiko.

Kaj sekvinte la ligilon vi certe vidis la asteriskon (steleton) antaŭ
"deĉifr/i", kiu indikas, ke la vorto (resp. radiko) estas Fundamenta.

Mi kontrolis en mia libroforma eldono kaj fakte trovis "deĉifr/i" en
la Universala Vortaro (Mi konscias, ke la Fundamento ankaŭ konsulteblas
rete: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html .)

> Miaopinie "decxifr/i" devus aperi kiel "de/cxifr/i"; almenaux al mi
> sxajnas suficxe logika (cxar oni demetas ion de cxifro).

Kompreneble tia analizo eblas, se vi rigardas "deĉifri" kiel kunmetita
el "ĉifr/i" (el la 3-a OA) kaj prefiksa "de" (kompreneble Fundamenta).

Fakte verŝajne ne estus problemo, ĉar laŭsignife la neanalizebla
"deĉifr/" kaj la kunmetitaĵo "de/ĉifr/" ne diferencas.

Persone mi emas uzi nur "ĉifr/i" kaj "mal/ĉifr/i" tiel evitante la senbezonan
(historian kaj francisman) "de(/)ĉifr/i".

Kolonjano

-- 
  Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano   | I have always wished that my computer
  mailto:[EMAIL PROTECTED]          | would be as easy to use as my telephone.
  http://kolonjano.blogspot.com      | My wish has come true. I no longer know
  Linguae: Deutsch Esperanto English | how to use my telephone. (B. Stroustrup)

Rispondere a