Kolonjano:

>Mi devas konfesi, ke por mi la "karaktero" de radiko ne ĉiam estas evidenta.

Tio estas disputata demando, sed mi volis mencii la substantivan karakteron 
de "cxifr", cxar interpreto de kunmetajxoj ofte dependas de la 
radikkaraktero (kaj tio estas la sola pravigo de la tuta teorio). Kun 
verbokarakteraj radikoj la kunmetajxoj "de~i" estas ankoraux pli foraj de 
"mal~i" (ekz-e defroti, degliti...)

>(Dum la UV mem konsulteblas rete, ties "Akademiaj Korektoj", kiuj ja koncernas
>multajn radikojn, bedaÅ­rinde nur legeblas en la libroforma eldono de la 
>F-to.)

Tio estas interesa sugesto por Bertilo, se li legas tion. Ankaux min 
plurfoje gxenis, ke mi ne povis atingi tion rete kaj devis atendi revenon 
hejmen por certigxi pri io.

>Se vi ne indikus, ke "de/ĉifr/ig/i" signifu "forigi de la ĉifro", oni eble
>komprenus "ig-i (iun) de/ĉifr/i (ion)".

Jes, tio estas senduba ambigueco de la kunmetajxoj "P~igi" (kie P estas 
prepozicio): ili kutime signifas "igi P ~o", "igi P~a" (senvalorigi, 
demamigi, surtabligi, dekutimigi, decxevaligi...), sed se ekzistas "P~i", 
ili povas signifi ankaux "igi P~i" (degutigi, devenigi...). Tio cxi estas 
malofta okazo. Kompreneble nia derivajxo "decxifr/ig/i" signifas "igi 
decxifri".

>Kaj konsiderante, ke "ĉifr/o" estu "sekreta interkonsentita 
>skribsignaro", oni
>eble komprenus "forigi _kelkajn signojn_ de la ĉifro", do fakte ŝanĝon 
>de la
>ĉifro mem, ne de la teksto ĉifrita.

Jes, tiu interpreto estus pli logika. Eble "sencxifrigi" estus pli tauxga 
kandidato por la signifo "malcxifri", kvankam ankaux por gxi eblas trovi 
aliajn intrepretojn kaj aliajn objektojn ol la cxifrita mesagxo.

>(Tamen restas la demando, kial nur "deĉifr'" aperis en la UV. Ĉu oni 
>dekomence
>uzis ankaŭ [poste oficialigitan] "ĉifr'" aŭ kiel oni esprimis la malon?)

Interesa demando por lingvohistoriistoj... En la tiama franca ekzistis 
"chiffrer" kaj "déchiffrer"  ankaux en la faka, cxifroscienca signifo. 
Supozeble la faka signifo estis tamen malpli ofta ol la komunuza (chiffrer 
= provizi per ciferoj, nombri, numeri, kalkuli la valoron/prezon de io; 
déchiffrer = pene legi malbonan skribon, nekonatan lingvon, partituron). La 
komunuza signifo de "chiffrer" ne bezonis apartan radikon, tiu de 
"déchiffrer" bezonis. Versxajne ankaux la faka signifo de "déchiffrer" 
estis celata en la UV (kvankam la pola traduko, kiom mi komprenas, ne tro 
klare gxin montras). Do povas esti, ke Zamenhof intencis, ke oni uzu 
"maldecxifri" por la signifo de la nuna "cxifri". Pura konjekto mia :-)

Kore,

Marc


Rispondere a