Saluton!
[EMAIL PROTECTED] skribis:
>>>Miaopinie "decxifr/i" devus aperi kiel "de/cxifr/i"; almenaux al mi
>>>sxajnas suficxe logika (cxar oni demetas ion de cxifro).
>>
>>Kompreneble tia analizo eblas, se vi rigardas "deĉifri" kiel kunmetita
>>el "ĉifr/i" (el la 3-a OA) kaj prefiksa "de" (kompreneble Fundamenta).
>
>
> Ne suficxas konstati, ke "de" kaj "cxifr" estas E-aj morfemoj, necesas
> demandi sin, cxu la signifo de la eventuala kunmetajxo kongruas kun la
> konata signifo. Se vi komparas kun la tre malmultaj similaj kunmetajxoj
> "de~i" kun substantivkaraktera radiko (deformi, dekradi...), vi trovos, ke
> "decxifri" tre malversxajne povus signifi "malcxifri". Eble de/cxifr/ig/i
> (forigi de la cxifro) pli proksimigxus al la celo.
En la supra alineo vi bone resumis kelkajn aferojn:
Mi devas konfesi, ke por mi la "karaktero" de radiko ne ĉiam estas evidenta.
Oni devas kontroli en la Fundamento kaj la OA-oj por certiĝi. Dum instruado de
la lingvo oni kutime prezentas pretajn vortojn kaj ne nepre atentigas pri la
substantiveco/verbeco/adjektiveco de la unuopaj radikoj -- verŝajne, ĉar la
koncepto (ofte) estas fremda al la gepatra lingvo de la lernanto.
Teorie, se oni (mis)uzus la Fundamenton mem por lerni la lingvon, oni eble
dekomence konsciighus pri la karaktera speco de chiu radiko kaj alkutimighus.
(Dum la UV mem konsulteblas rete, ties "Akademiaj Korektoj", kiuj ja koncernas
multajn radikojn, bedaŭrinde nur legeblas en la libroforma eldono de la F-to.)
Se vi ne indikus, ke "de/ĉifr/ig/i" signifu "forigi de la ĉifro", oni eble
komprenus "ig-i (iun) de/ĉifr/i (ion)".
Kaj konsiderante, ke "ĉifr/o" estu "sekreta interkonsentita skribsignaro", oni
eble komprenus "forigi _kelkajn signojn_ de la ĉifro", do fakte ŝanĝon de la
ĉifro mem, ne de la teksto ĉifrita.
(Iuj diros, ke la kunteksto savos nin kaj sennecesigos tian strangan
rezonadon. :-) )
>>Fakte verÅajne ne estus problemo, ĉar laÅsignife la neanalizebla
>>"deĉifr/" kaj la kunmetitaĵo "de/ĉifr/" ne diferencas.
>
>
> Nu, gxuste ne. En Esperanto "de" ne alprenas la signifon "mal", kiun gxi
> havas en pluraj latinaj lingvoj kaj en la angla. Eble tio vin trompas.
Vi evidente pravas. Mi ial senkonscie akceptis la supran ideon ("ĉar oni
*de*metas ion de ĉifro") kaj daŭrigis mian marŝon sur tiu erarvojo.
(Mi ja konscias pri la signifo de "de-" kaj aliaj "prefiksoj" en la
latin[id]aj lingvoj kaj ofte renkontas ilin ne nur en la angla, sed ankaŭ
en mia gepatra, la germana.)
>>Persone mi emas uzi nur "ĉifr/i" kaj "mal/ĉifr/i" tiel evitante la
>>senbezonan (historian kaj francisman) "de(/)ĉifr/i".
>
> Ne estante kunmetajxo, "decxifr" ne estas francismo, sed francdevena radiko
> kun pluraj alilingvaj parencoj.
Mi memoras, ke mi volis skribi "francecan" anstataŭ "francisman". :-)
Vi bone vortigis, kion mi fakte volis diri.
(Tamen restas la demando, kial nur "deĉifr'" aperis en la UV. Ĉu oni dekomence
uzis ankaŭ [poste oficialigitan] "ĉifr'" aŭ kiel oni esprimis la malon?)
> En sia nefaka signifo (pene legi) "decxifri" konservas sian utilecon.
Resume oni do alvenas al jenaj rekomendoj:
- Uzu "ĉifr/i" kaj "mal/ĉifr/i" fake (en militaferoj kaj komputiko)
- Uzu "deĉifr/i" nefake por "pene legi malbone skribitan tekston aŭ malklare
esprimitan penson"
- Forgesu pri "de/ĉifr/i" kiel sinonimo de "mal/ĉifr/i" :-)
Havu agrablan restan semajnfinon,
Kolonjano
--
Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano | I have always wished that my computer
mailto:[EMAIL PROTECTED] | would be as easy to use as my telephone.
http://kolonjano.blogspot.com | My wish has come true. I no longer know
Linguae: Deutsch Esperanto English | how to use my telephone. (B. Stroustrup)