Kolonjano: >Eduardo Navas skribis: > > > Miaopinie "decxifr/i" devus aperi kiel "de/cxifr/i"; almenaux al mi > > sxajnas suficxe logika (cxar oni demetas ion de cxifro). > >Kompreneble tia analizo eblas, se vi rigardas "deÄifri" kiel kunmetita >el "Äifr/i" (el la 3-a OA) kaj prefiksa "de" (kompreneble Fundamenta).
Ne suficxas konstati, ke "de" kaj "cxifr" estas E-aj morfemoj, necesas demandi sin, cxu la signifo de la eventuala kunmetajxo kongruas kun la konata signifo. Se vi komparas kun la tre malmultaj similaj kunmetajxoj "de~i" kun substantivkaraktera radiko (deformi, dekradi...), vi trovos, ke "decxifri" tre malversxajne povus signifi "malcxifri". Eble de/cxifr/ig/i (forigi de la cxifro) pli proksimigxus al la celo. >Fakte verÅajne ne estus problemo, Äar laÅsignife la neanalizebla >"deÄifr/" kaj la kunmetitaĵo "de/Äifr/" ne diferencas. Nu, gxuste ne. En Esperanto "de" ne alprenas la signifon "mal", kiun gxi havas en pluraj latinaj lingvoj kaj en la angla. Eble tio vin trompas. >Persone mi emas uzi nur "Äifr/i" kaj "mal/Äifr/i" tiel evitante la >senbezonan >(historian kaj francisman) "de(/)Äifr/i". Ne estante kunmetajxo, "decxifr" ne estas francismo, sed francdevena radiko kun pluraj alilingvaj parencoj. En sia nefaka signifo (pene legi) "decxifri" konservas sian utilecon. Kore, Marc
