Sergio Pokrovskij kirjoitti: > Kvankam en la Reto "iktero" efektive estas pli ofta ol "flavmalsano", > (166:74, supozeble pro la misinfluo de la pedantaj vortaroj) tamen mi > opinias ke ni devas prezenti la duan kiel la preferindan.
Jes, kaj cxar "flavmalsano" estas ne vere unuopa malsano sed simptomo, kiu aperas en diversaj hepato-rilataj malsanaj statoj, estus ecx pli gxuste nomi la tre diversajn kategoriojn de "jaundice" (v. en la Internacia Klasifiko de Malsanoj, http://www.who.int/classifications/icd/en/ ) simple "flaveco" aux "flavigxo". "Flavmalsano" estas bona komunlingva nomo, kiu versxajne plej ofte aludas tipon de hepata inflamo konata ankaux kiel "hepatito A" kaj kiun la malsanklasifiko ne nomas angle "jaundice" nek france "ictère" sed "acute hepatitis A", "hépatite aiguë A". "Iktero" estas apenaux bezonata. Harri
