Ronaldo diris: al kelkaj mesagxoj mi volas responde substreki, ke esp-o estas vivanta lingvo, kaj ke homoj kiuj opinias ke ni limigu nian parolon law la limoj de la ekzistantaj vortaroj, estas nuraj njuwspikistoj
Do, laux via konsilo, la venonta fojo kiam iu nedenaska parolanto de la angla venas al mi kaj demandas, "Kiel mi esprimu en la angla [ekz.] la francan vorton 'frileux'?", ĉu mi respondu, "Nu, uzu la francan vorton sed sxangxu la literumon. Mi suficxe sxatas la novan vorton 'freeloo'. Ni cxiuj uzu gxin." Aux cxu plej bona konsilo estus, ke li uzu ekzistantajn vortojn, por ke aliaj kapablu kompreni?
Ja ekzistas personoj, kies rolo estas eksperimenti per la lingvo, provi novajn vortojn kaj esprimomanierojn, k.s. Oni nomas ilin "poetoj", kaj ecx tiam mi devus pli precizigi: "memelektita grupo el inter la poetoj". Ilia rolo gravas por la evoluo de la lingvo, jes (de iu ajn lingvo, ne nur la nia), sed nur simile kiel la rolo de universitataj esploristoj rilatas al la cxiutaga vivo, aux kiel la evoluo de la auxtoj "Formulo Unu" rilatas al mia auxto kaj la via. Alivorte, el cxiuj iliaj 100 eksperimentaj provajxoj, eble unu aux du utilas al ni.
Same estas por la sencxesa sercxo de novaj vortoj -- post uzado en medio, kie legantoj atendas multe pripensi por eventuale eltrovi, ecx diveni la sencon de strangaj vortoj (t.e. en poezio), estos malofte unu aux du, kiuj utilos al ni.
Bonvolu reveni kiam vi havas unu tian. :o) Tim
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part
