> j> ni povus > j> trovi miaopinie aliajn tehxnikajn taskojn pli evidente utilajn.
> Cxu vi celas altnivelan sercxon aux aliajn tehxnikaj taskojn? inter la temoj, kiujn ni jen kaj jen aludis kaj kiujn mi memoras, estas: - ttt-legila ilbreta sercxo (gxi funkciis mallonge, sed nun gxi ne plu estas proponata) - publikigo de bazaj aktualajxoj en la akceptopagxo (nuna nombro de derivajxoj, lastaj modifoj...) - publikigo de lastaj modifoj per rss, tiel ke aliaj retejoj povu montri ilin - elsxuto de nur sxangxitaj artikoloj por redaktantoj (iu proponis uzon de tiucela programo) - kohero-kontroloj en la tezauxro (cxu kapvortoj estas samtempe sinonimoj kaj supernocioj ktp) - auxtomata komparo de vortoj en difinoj kun kapvortoj de la vortaro (por trovi misliterumojn, nedifinitajn nociojn...) ... kaj versxajne aliaj, kiujn mi momente forgesas -- do kelkaj hom-monatoj da laboro, versxajne. jxeromo
