Kara Yury,

Wednesday, March 28, 2007, 6:26:52 AM, Yury/vi skribis:
 >> Vi bezonas malpli ol 200 MB kaj ne tro malrapidan komputilon.
YF>  Cxu vi ne pensis krei sercxilon, malpli postuleman al komputilaj rimedoj?
Mi volis krei sercxilon, kio funkcias sur normala (malmultekosta)
retservilo. Do tion mi sukcesis.
Mi volis uzi kutimajn programojn (http-servilo, ...)
Sur la servilo mi ne devis instali apache kaj ne perlon kaj ne mysql.
Do tie ne estas tiom postulema.
Mi kalkulis tiel: perlo <80MB, apache <30MB, MySQL <30MB, MySQLData
<30MB, programoj <1MB. Do entute <170MB.
Vi certe sukcesas ankaux kun la duono, sed tiam la instalado estas iom
pli malfacila.

Mia ideo estis cxiam, krei sercxon sur retservilo kaj ne loka.
Mi simple konstatis, ke eblas instali la saman loke ene en unu horo.
Sen la tempo por elsxuti, cxar tio dependas de la rapideco.

Se vi kalkulas C kiel kutima programlingvo, via programo ankaux
tauxgas. Sed ofte oni ne rajtas instali C programon sur fremda
servilo. Kaj se oni rajtas, kiel en mia kazo, estas iom pli komplika.
Ekzemple mi instalis parton de CVS por ke mi povas montri la versiojn
de artikoloj.

La gravan punkton vi jam mem menciis: Vi "dum lastaj jaroj ... havas
treege malmulte da libera tempo". Mi ankaux ne povas diri, ke mi havas
tro da tempo.

Certe mia solvo ne tauxgas por posxkomputilo (PDA) pro tio mi kredas
ke via programo eble tamen estas interesa. Se iu volas okupigxi pri
tio?

Kiel oni plenigas vian datenbazon? Cxu via programo kapablas la
(suficxe komplikajn) XML-dosierojn de ReVo?
Cxu gxi kapablas sercxon kun jxokeroj?
Cxu sen uskleco?
Cxu ordigi la resultojn? Laux kiuj reguloj?
Unikodo versxajne jes.

Dankon por la indiko, jes estas multaj eblecoj.
Tamen mi dauxrigas plibonigi la nunan sercxon.

YF>  Fakte mi jam antauxlonge kreis tian sercxilon por mia versio de Bokareva
YF>  Esperanto-rusa vortaro. Gxi okupas nur 24 Kb (jes, KILObajtojn!), estas
YF>  skribita en programlingvo C kaj bezonas nenion kroman - nek datumbazon
YF>  (cxar gxi uzas propran indekson - la indeksokrea programo okupas 15 Kb),
YF>  nek http-servilon (cxar gxi mem funkcias kiel http-servilo). Gxi povas 
funkcii
YF>  kaj en Vindozo kaj en ajna Unikso (inkl. Linukson). Por Uniksoj necesas
YF>  nur kompili la programon.
YF>  
YF>  Mi delonge (jam dum pluraj jaroj) intencas adapti tiun programeton al ReVo,
YF>  sed bedauxrinde dum lastaj jaroj mi havas treege malmulte da libera tempo
YF>  kaj treege multe da nefinitaj projektoj, do tio plu restas nur intenco.
YF>  
YF>  Se vi interesigxas, mi povas sendi fontajxojn de la programo. Fakte ili jam
YF>  delonge estas elsxuteblaj kune kun fontajxoj de la Esperanta-rusa vortaro
YF>  en mia TTTejo (
YF> http://www.esperanto.mv.ru/Download/Vortaro/src.rar ), sed
YF>  se vi ne deziras elsxuti la tutan pakajxon, mi povas sendi la fontajxojn 
aparte.

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]




        
                
___________________________________________________________ 
Der frühe Vogel fängt den Wurm. Hier gelangen Sie zum neuen Yahoo! Mail: 
http://mail.yahoo.de


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a