2007/3/28, Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]>: > Mia ideo estis cxiam, krei sercxon sur retservilo kaj ne loka. > Mi simple konstatis, ke eblas instali la saman loke ene en unu horo.
Jes, mi bone komprenas tion. Simple mi atentigis, ke por loka sercxo teorie eblas pli "malpeza" varianto. > Kiel oni plenigas vian datenbazon? Ne ekzistas entuta ajna datumbazo. Ekzistas aro da html-dosieroj, por kiuj per speciala programeto uzanto devas krei indekson (unufoje) . Poste, uzante tiun indekson, la sercxilo tre rapide sercxas kaj elektas necesajn fragmentojn el la html-dosieroj, kaj eligas ilin. La indekso estas fakte ordigita listo de cxiuj vortoj, renkontitaj en la html-dosieroj, kun indikoj, kiuloke ili estis trovitaj. > Cxu via programo kapablas la > (suficxe komplikajn) XML-dosierojn de ReVo? Kiel mi jam diris, mia programo estas sercxilo por Esperanto-rusa vortaro, ne por ReVo. Tie estas alia formato de fontaj datumoj. Tamen la sercxilo sercxas (kaj kreas indeksojn) rekte laux html-dosieroj. Ekzistas kelkaj konvencioj en html-a kodo, por ke la indeksilo komprenu, kie finigxas unu artikolo kaj komencas sekva (en la E-R-vortaro multaj artikoloj trovigxas en unu dosiero) ktp. Certe por ReVo necesas uzi aliajn konvenciojn (sed la aferon faciligas tio, ke en ReVo cxiam por unu artikolo estas unu dosiero). Pluso estas en tio, ke la sercxilo ne bezonas fontajxojn de la vortaro, nur html-dosierojn. > Cxu gxi kapablas sercxon kun jxokeroj? Jes. (Jxokero estas sola: * signifas ajnan litercxenon). > Cxu sen uskleco? Jes, kvankam gxi traktas usklecon iom specife por la rusa lingvo. Sed tio estas korektebla. > Cxu ordigi la resultojn? Laux kiuj reguloj? Laux alfabeto. Cxiuokaze, la sercxilo postulas seriozan reprilaboron por adapto al ReVo. Se tio estus tre simpla, mi delonge farus tion. Mi tamen opinias tion farebla, sed ve, tute mankas tempo :( Do mi simple atentigas: se iu interesigxas pri tio, tiu povas provi preni miajn fontajxojn. Sed se neniu vere bezonas apartan lokan "malpezan" sercxilon, do forgesu. -- Yury Finkel
