2007/3/26, Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]>:
> cxu iu el vi interesigxas instali sercxon sur via komputilo. Eble vi
> ne havas senliman interreto konekton.
> Vi bezonas vindozon aux linukson kaj devas instali perlo,
> http-servilon (apache) kaj mysql (datenbazo).
> Vi bezonas malpli ol 200 MB kaj ne tro malrapidan komputilon.

Cxu vi ne pensis krei sercxilon, malpli postuleman al komputilaj rimedoj?

Fakte mi jam antauxlonge kreis tian sercxilon por mia versio de Bokareva
Esperanto-rusa vortaro. Gxi okupas nur 24 Kb (jes, KILObajtojn!), estas
skribita en programlingvo C kaj bezonas nenion kroman - nek datumbazon
(cxar gxi uzas propran indekson - la indeksokrea programo okupas 15 Kb),
nek http-servilon (cxar gxi mem funkcias kiel http-servilo). Gxi povas funkcii
kaj en Vindozo kaj en ajna Unikso (inkl. Linukson). Por Uniksoj necesas
nur kompili la programon.

Mi delonge (jam dum pluraj jaroj) intencas adapti tiun programeton al ReVo,
sed bedauxrinde dum lastaj jaroj mi havas treege malmulte da libera tempo
kaj treege multe da nefinitaj projektoj, do tio plu restas nur intenco.

Se vi interesigxas, mi povas sendi fontajxojn de la programo. Fakte ili jam
delonge estas elsxuteblaj kune kun fontajxoj de la Esperanta-rusa vortaro
en mia TTTejo ( http://www.esperanto.mv.ru/Download/Vortaro/src.rar ), sed
se vi ne deziras elsxuti la tutan pakajxon, mi povas sendi la fontajxojn aparte.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a