Vilhelmo:

>On Friday 17 August 2007 11:40:34 Renato Corsetti wrote:
> > Serge:
> > >C'u la adjektivo  'sinkrona' enhavas problemon?
> >
> > Jes, por la koreaj kaj c'inaj kaj japanaj, ktp... lernantoj kaj
> > parolantoj de Esperanto. C'ar ili estas tro g'entilaj por rekte diri
> > tion al la parolantoj de la okcidenta dialekto de Esperanto, mi
> > parolas por ili. [...]
>
>- Mi proponas esplori kiujn terminojn uzas la chinoj. Se ili uzas vortojn el
>sia propra lingvo (do ne la fremdvorton), ni vidu el kiuj semantikaj
>elementoj tiu termino estas kunmetita, kaj konsideru la utilon de tiu
>kunmetajho por nia lingvo.

Certe la ideo estas bona. Problemo estas trovi cxiujn tradukojn de 
"sinkrona" en diversaj kuntekstoj. En reta vortaro mi trovis, ke ekzistas 
la traduko per "tóng bù", kiu kunigas la vorton por "sama, simila, kune" 
kaj "pasxo, takto, irado, sxtupo en procezo", do pli-malpli! "samtakta", 
"sampasxa", "kunira".

>Antau pluraj jaroj mi vidis Esperantan lingvosciencan terminaron de china
>lingvosciencisto, kiu anstatauigis la greklatinan per pure Esperanta,
>inspirinte sin interalie el la uzado de la china lingvo.
>Mi chiam pensis ke ghuste tiel la china lingvo (kaj do la kontribuado de
>chinaj E-istoj) povas esti utilega por la evoluo de nia lingvo.

Efektive. Same por cxiuj aliaj lingvoj, kiuj ne povas facile engluti 
fremdajn vortojn, sed estas portataj de regximoj, kiuj favoras disvastigon 
de sciencoj al siaj amasoj sen fremdlingva perado. Kiom mi scias, tiaj 
regximoj malpli kaj malpli multas.

Kore,

Marc
---------------------


Rispondere a