Renato:
>Vilhelmo:
>
> >Mi proponas esplori kiujn terminojn uzas la chinoj.
>
>Mi konsentas. Mi kredas, ke la fakto ke en 'revuloj' ne estas c'inoj
>au' japanoj, estas unu el niaj problemoj.
>
>Kiel konvinki ilin alig'i al la listo mi ne scias, sed eble ni c'iuj
>provu altikri kelkajn.
Certe tiaj kunlaborantoj estus utilaj, sed eble ne tiom en REVO, kiu
registras la ekzistantan lingvon, kiom en terminologiaj rondoj, kiuj iel
kreas gxin. Cetere, ecx manke de cxinoj kaj nekonanta la cxinan, ni tamen
povas fari multon helpe de la reto.
Ekzemple se ni sercxas la cxinan ekvivalenton de "cyberspace" cxe:
http://www.mandarintools.com/cgi-bin/wordlook.pl
Mi trovas
diàn zì ko-ng jia-n
kaj prenante cxiun ideogramon unu post la alia (per en/el-posxigo) mi ricevas:
diàn: elektro
zì: "1st earthly branch; child; midnight; son; child; seed; egg; small
thing"
diàn zì: elektrono
ko-ng: "air; sky; empty; in vain"
jia-n: "between; among; space; (measure word)"
kon-g jia-n: spaco
Nun restas por decidi, cxu "elektronspaco", "elektronmondo" aux simile
estas tauxga termino en Esperanto.
Kore,
Marc