Marc: >Certe tiaj kunlaborantoj estus utilaj, sed eble ne tiom en REVO, kiu >registras la ekzistantan lingvon,
Registri la ekzistantan lingvon sen gvid-principoj estas la plej dang'era agado en Esperanto (vidu, kion sukcesis registri PIV lau' tiu principo)! Ankau' REVO devus havi iujn gvidliniojn pri tio, alikaze la vorto "kitabo" ja uzata de mi en s'ercaj poemoj estus registrebla. >kiom en terminologiaj rondoj, kiuj iel kreas gxin. Mi konsentas. Tio estus esenca. Oni ne devus krei la vorton "literator-" sen antau'a esploro de la c'ina kaj aliaj neeu'ropaj lingvoj. >Cetere, ecx manke de cxinoj kaj nekonanta la cxinan, ni tamen >povas fari multon helpe de la reto. Jes. >Nun restas por decidi, cxu "elektronspaco", "elektronmondo" aux simile >estas tauxga termino en Esperanto. Elektro-spaco ne estus malbela. En la vjetnama, mi j'us lernis, "elektro-parolo" estas "telefono". Amike Renato ------------------------------------ Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo <[EMAIL PROTECTED]> -------------------------------------
