Je 8/23/07, mjb0:

[...]

> Mi konfesas, ke neniam tro pensis pri la metaforo malantaux tiu
> esprimo (cetere mi ne konsideras gxin, kiel establitan E-an vorton,
> sed prefere kiel enkuntekste kompreneblan francajxon).

Probable tamen anglaĵon.  Ŝajnas, ke ĝi devenas el "Alico en Mirlando".

> Povas esti pro tio, ke en valizon, por eviti, ke gxi tro pezu, oni
> metas iom da cxio necesa: do pecon de la vestaro, pecon de la
> libraro, pecon da sapo... Alia interpreto, estas, ke kiam vi
> malfermas (analizas) valizon (valizvorton) vi trovas falditajn
> vestojn (stumpigitajn vortojn), kiujn vi devas malfaldi kaj
> eventuale stiri, antaux ol ilin uzi (rekonstrui por ilin
> kompreni)...

Malprobablas.  Mi supozas, ke temas pri iom speciala formo de valizo
(kaj tiu aludo malaperas en la traduko), kiu malfermiĝas en du pecojn,
kaj fermiĝas en unu tuton.  Tia valizo ne estas tre komuna en la nuna
Ruslando, sed eble estis komuna en la iama Britujo.

Eĉ tie, la metaforo ne ŝajnas al mi tre trafa.  Ĝi ne malebligas ajnan
vortkunmeton.  La apartaĵo de la koncernaj vortoj estas, ke ili aperas
kiel kunmeto de vortofragmentoj, kiel centaŭro aŭ ĥimero.

Eble do "ĥimervorto" estus pli trafa metaforo.

--
Sergio

Rispondere a