Je 10/31/07, Bernhard: [...]
> Sergio pravas, ke oni devas lerni la precizan nomon de cxiu unuopa > (internacia) interkonsento kvazaux persono aux propra nomo, se oni > volas (aux devas) esprimi sin fake gxuste. Dum multaj homoj tion > kutime akceptas je iuj specioj de bestoj kaj plantoj, ili ofte ne > akceptas tion je juraj terminoj. Estas diferenco inter termino kaj nomo. Komparante "North-Atlantic TREATY Organization" kaj "Warsaw PACT" mi ne vidas sencan diferencon. Kaj la oficiala rusa termino uzas la vorton "договор" por ambaŭ dokumentoj. > Laux mia opinio ne estas tasko de Eo "raciigi" la pelmelon de la > "ekstera mondo" (internaci-jura). Ne evidentas, ke malsamaj lingvoj nomas unujn samajn dokumentojn en unueca maniero -- kaj sekve, ke la nomoj "internaci-juraj" ne estas fakte nomoj "naci-juraj" de tiu aŭ alia tradicio. > Se oni volas (aux devas) fake kaj precize komprenigi sin en Eo, oni > devas - kiel ekz-e en botaniko - pli-malpli sklave sekvi la > terminaran hxaoson de la tiom pli granda ekstera (jura) mondo kaj > simple lerni la "oficialajn nomoj" (tradukitajn al Eo). Kio estu la "oficiala nomo" de "Warsaw Pact"? Ruslingve ĝi ne estas "Пакт", kaj ne en la angla ĝi estis farita. (Vipkipedio nomas ĝin "Varsovia Kontrakto", http://eo.wikipedia.org/wiki/Varsovia_Kontrakto ). [...] -- Sergio
