----- Original Message ----- 
From: "Dmitri Gabinski" <[EMAIL PROTECTED]>
To: <[email protected]>
Sent: Wednesday, October 31, 2007 5:07 PM
Subject: Re: [revuloj] Varsovia Konvencio, Traktato, Pakto en la japana


> Bonege, enesperantigu sopimuson! Ne, mi ne sxercas: kiel ne faru tion? La
> vorto estos vere neuxtrala rilate al nacilingvaj kutimoj de la euxropanoj
> kaj de la aliuloj.

Mi scias, estas tre formala argumento, tamen nur por memorigi vin,

- kontrakt estas Fundamenta
- traktat > 1a OA 1909.

// http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html

Dankon al Vastsalto, Dmitri kaj Harri pro la klarigoj pri la finna kaj 
japana (laux mia Nova Vortaro Eo-Japana de 1963 sxajnas ekzisti aparta vorto 
por "konvencio" (?) ).

Do sxajne kiel kutime: Internacia nereguleco aux neinternacia reguleco. Eo 
havas ambaux eblecojn (simile kiel la germana kaj simile kiel la finna, 
cxi-lasta tamen - se mi bone komprenis - kun forta tendenco al la propraj 
lingvaj rimedoj). Internacieco kompreneble fakte estas tre limigita, nome la 
tri okcidentaj UN-lingvoj plus la rusa (pri la cxina kaj araba mi parolos, 
kiam estas iu(j) en tiu rondo, kiu kapablas kompetente raporti pri ili). Do 
cxiu povas elekti laux konversacia situacio, prefero kaj stilo. Kun juristoj 
mi certe uzos "traktato", "pakto" ktp., kun suferanta Renato volonte ankaux 
"intersxtata kontrakto" aux simile.

Bernhard

P.S.: Lasta ekzempleto pri la (ebla) nekongrueco de komun-lingva kaj jura 
lingvajxo: Cxu la Kaspia Maro

// http://eo.wikipedia.org/wiki/Kaspio

en senco de internacia juro estas maro aux lago? Se gxi estas "lago", la 
kvin cxebordaj sxtatoj rajtas jure "dispecigi" gxin kaj postuli zonon kiel 
nacian teritorion. Se gxi en jura senco estas "maro" ili nur rajtas je 
akvo-strio lauxlonga de la naciaj bordoj. La granda parto en la mezo 
apartenus al neniu sxtato, same kiel cxe la oceanoj. Argumentoj por "maro" 
estas la tradicia nomo, la grandeco (pli granda ol Germanio) kaj la salita 
akvo. Argumento por "lago" estas, ke mankas akva ligo al la oceanoj kiel cxe 
la Balta Maro, la Nigra Maro ktp. Kaj Justiniano ecx ne kulpas! 



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a