>  > - Varsovia Konvencio pri la Financa Responso de Fluglinioj
>  > - Varsovia Traktato inter F.R. Germanio kaj PR Polando
>  > - Varsovia Pakto?

En la finna ili cxiuj estas "sopimus". La unua tre oficiale, cxar 
trovigxas pluraj mencioj pri gxi en legxoj. Pri la dua kaj tria (en 
kiuj Finnlando mem ne partoprenis kaj kiuj do neniel rolas en 
legxotekstoj) mi trovis referencojn nur kun la nomo "sopimus". La 
angla artikolo Vikipedia "Warsaw Pact" sxajnas indiki, ke la vorto 
"pact" tie signifas ne la kontrakton aux traktaton, sed la 
organizajxon, kiu estas "Varsovan liitto", same kiel NATO estas 
"Pohjois-Atlantin liitto".

En vortaroj trovigxas ankaux la vortoj "traktaatti" kaj "konventio", 
kaj tiu lasta estas iam uzata pri intersxtataj kontraktoj. Por 
"traktaatti" estas donita en vortaroj ankaux la signifo "kontrakto", 
sed la vorto estas apenaux uzata, krom eble en la senco "religia 
propagandilo". La Montreala "Konvencio", kiu iom post iom anstatauxos 
la Varsovian (de 1929, pri fluglinioj) estas iam nomata "Montrealin 
konventio", sed en la koncernaj finnaj legxoj gxi estas "Montrealin 
yleissopimus" (yleissopimus = gxeneral-kontrakto). Ankaux "general 
agreement", "accord général", "allgemaines Abkommen", kiel en la nomo 
de GATT, estas "yleissopimus". La vorton "konventio" mi trovis, post 
suprajxa sercxo en legxoj, nur en la nomo de la K. de Stokholmo 
(1960), la fonda dokumento de la Euxropa Liberkomerca Asocio.

La vorto "sopimus" estas uzata ankaux pri privataj juraj 
interkonsentoj. Lauxnecese eblas diri "valtiosopimus" (sxtat-kontrakto).

Harri


Rispondere a