Amikoj (precipe Sergio Prokovskij, Jeromo kaj Volframo, sed aliaj estos bonvenaj). Mi aperigas en la reto vortarojn Esperanton-Portugalan, Portugalan-Esperanton kaj Esperanton-Esperanton en jenaj adresoj http://vortaro.brazilo.org/vtf/ kaj http://tulio.flores.sites.uol.com.br/. Ili estas Word-formataj, sed mi volas transformi ilin al pli oportuna aspekto kaj konsultebleco por la konsultontoj (eble XML). Mi jam legis la informojn pri redaktado de Revo, sed mi ne scias, cxu ili tauxgos por mia celo. Al mi tre placis la aspekton de la Komputila Leksikono de Sergio. Tamen mi estas akceptema al cxiaj sugestoj. Mi bezonas vian helpon. Bonvolu kontakti min cxe tulio.flores /cxe/ uol.com.br Antauxdanke, Tulio Flores
===================================================== VTF - Vortaro Tulio Flores http://tulio.flores.sites.uol.com.br
