Dankon, Lluís! Mi povas sendi al via privata adreso la dosierojn, kvankam ili estas iom grandaj. Malgraux tio, ke gxi enhavas cxiujn bazajn radikojn de Esperanto (kaj la korespondajn tradukojn en la portugala), gxi ampleksas nur 10 procentojn de la vortaroj, kiujn mi prilaboras. Mankas oportuna formo aktualigi ilin (mi devas elsxuti tutan litergrupon je cxiu nova sxangxo). Krome, por konsultantoj, mankas sercxilo. Eble ni povas dauxrigi cxi tiun diskutaton private, por ne gxeni la aliajn listanojn. Sendu al mi vian privatan adreson kaj mi sendos al vi literojn A de ambaux vortaroj. Amike, Tulio Flores
----- Original Message ----- From: Lluís Batlle To: [email protected] Sent: Wednesday, November 07, 2007 7:23 AM Subject: Re: [revuloj] Kreo de Esperanta-Portugala-Esperanta vortaroj Gratulon! Jen mi starigis la projekton http://vicerveza.homeunix.net/~viric/dict/ kaj al mi plaĉus se via vortaro tie aperus. Mi povas prilabori la dosieron Word por atingi iun XMLversion, aŭ almenaŭ dict-version. Ankaŭ aliaj listanoj sendube povas tion fari. Do, se vi disponigas la originalan fonton de la vortaro (la Word-dosieron), ni povos tion provi. Fakte tie mi jam havas la vortaron eo-br kaj br-eo de Alls, kun multaj kapvortoj, kvankam ĝi ne enhavas tiom da klarigoj kiom via. Amike, Lluís. 2007/11/7, Tulio <[EMAIL PROTECTED]>: > > > > > > > > Amikoj (precipe Sergio Prokovskij, Ĵeromo kaj Volframo, sed aliaj estos bonvenaj). > Mi aperigas en la reto vortarojn Esperanton-Portugalan, Portugalan-Esperanton kaj Esperanton-Esperanton en jenaj adresoj http://vortaro.brazilo.org/vtf/ kaj http://tulio.flores.sites.uol.com.br/. Ili estas Word-formataj, sed mi volas transformi ilin al pli oportuna aspekto kaj konsultebleco por la konsultontoj (eble XML). Mi jam legis la informojn pri redaktado de Revo, sed mi ne scias, cxu ili tauxgos por mia celo. > Al mi tre plaĉis la aspekton de la Komputila Leksikono de Sergio. Tamen mi estas akceptema al cxiaj sugestoj. > Mi bezonas vian helpon. Bonvolu kontakti min cxe tulio.flores /cxe/ uol.com.br > Antauxdanke, > Tulio Flores > > ===================================================== > VTF - Vortaro Tulio Flores > http://tulio.flores.sites.uol.com.br ------------------------------------------------------------------------------ No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.5.503 / Virus Database: 269.15.22/1112 - Release Date: 11/5/aaaa 19:11
