Karaj majstroj, mi kutime verkas por Vikipedio, kaj Revo certe estas unu el niaj cxefaj fontoj. Nuntempe mi verkas pri cxina imperiestrino, nomata Cixi en la angla kaj Cíxǐ Tàihòu en la pinjina sistemo. En Vikipedio estas certa konfuzo, kaj multaj uzas la anglajn formojn por cxina afero. Tio pardoneblas, cxar transkribi la cxinan lingvon al la latina alfabeto cxiam estis iom konfuza kaj senregula, imagu do por Esperanto. Cxu vi konas bonan sistemon por tanskribi la cxinan al Esperanto?
Nuntempe mi haltis antaux la jena problema: mi ne bone scias, kiel esperantigi la popolnomo "manchu" (en la angla). Oni jam esperantigis gxin en Vikipedio kiel mancxu'o'n, tamen ilian regionon kiel Mancxuri'o'n. Mi pensas, ke plibonas esperantigi gxin kiel mancx'o'n, kvankam ekzistas Mancxo, esperantigo por la hispana loko La Mancha. Sed mi opinias ne tauxga timi homonimojn. Kial esperantigi kiel mancx'o'n, ne kiel mancxu'o'n? Nu, mi sekvas la zamenhofa ideo por la popolo hindo. Zamenhof preferis hindon al hinduon kaj ties regionon li nomis Hindujo. Se la popolon oni nomos mancxoj, ilia regiono povos nomigxi Mancxujo. Evidente ni ne regos la evoluon de la lingvo per tia simpla penso, tamen mi volas legi viajn opiniojn, por ke mi povu sekvi la verkadon. Cetere, iu PV/PIV/NPIV prezentas esperantigon por tiu popolo? Kundanke, Fernando
