Je 11/14/07, Fernando:
> Karaj majstroj, > mi kutime verkas por Vikipedio, kaj Revo certe estas unu el niaj > cxefaj fontoj. Nuntempe mi verkas pri cxina imperiestrino, nomata > Cixi en la angla Tio estas pinjineca angla, la tradicia anglalingvuja sistemo de Wade-Giles donas Tz'u-Hsi. > kaj Cíxi Tàihòu en la pinjina sistemo. En Vikipedio estas certa > konfuzo, kaj multaj uzas la anglajn formojn por cxina afero. Tio > pardoneblas, cxar transkribi la cxinan lingvon al la latina alfabeto > cxiam estis iom konfuza kaj senregula, imagu do por Esperanto. Cxu > vi konas bonan sistemon por tanskribi la cxinan al Esperanto? Mi trovas sufiĉe bona la sistemon kiun uzis "El Popola Ĉinio". Laŭ tiu sistemo, se mi ne eraras, la imperiestrino estus Ciŝji (tiu "x" por la rusa orelo estas mola s, kiel la pola ś, kaj tial la rusa transskribo estas "Циси"). > Nuntempe mi haltis antaux la jena problema: mi ne bone scias, kiel > esperantigi la popolnomo "manchu" (en la angla). Oni jam > esperantigis gxin en Vikipedio kiel mancxuxo'n, tamen ilian regionon > kiel Mancxuri'o'n. La tradiciaj esperantigoj estas "manĉuro" kaj "Manĉurio". Tio sekvas malnovan sistemon okcident-eŭropan (fuŝan, kompreneble :). Ruse kaj mongole la meza konsonanto estas voĉa: маньждур (manĝur); ankaŭ la pinjina transskribo "Manzhou" entenas "zh", kiu en la sistemo de EPĈ estus ĝ; kp "Zhao Zijang" (pinjine) => "Ĝaŭ Zijang" (laŭ EPĈ). Tamen tio estas la ĉina vorto. Laŭ la rusa Vikipedio, la koncerna urala-altaja popolo (parenca al la suomoj kaj hungaroj) mem nomas sin "маньчжу нялма", do same "manĝu". Ankaŭ la mongola nomo entenas voĉan ж. (Same pri la angla transskribo "Manju".) Mi ne memoras, kiel EPĈ nomas la koncernan etnon; supozeble ĝi escepte sekvas PIVon (samkiel pri "Pekino"). > Mi pensas, ke plibonas esperantigi gxin kiel mancx'o'n, kvankam > ekzistas Mancxo, esperantigo por la hispana loko La Mancha. Estas du logikaj solvoj: 1. Sekvi la tradician formon "manĉuro" (tion mi rekomendas). 2. Konsekvence apliki la sistemon de EPĈ, kiu supozeble donus "manĝuo" aŭ simile. Ĉiel ajn, estas absurda konservi "ĉ" se oni decidas ŝanĝi. [...] -- Sergio
