Je 11/15/07, Harri: > Sergio Pokrovskij kirjoitti: >> Mi ne memoras, kiel EPĈ nomas la koncernan etnon; supozeble ĝi >> escepte sekvas PIVon (samkiel pri "Pekino").
> Ilian nunan uzon vi trovas en la reto. Mi citas (la originalo uzas > h-skribon, do nenio estas ŝanĝita): > ---- > "Manchura nacio Jes, dankon, la PIVa formo, kiel mi atendis. > En ĉina eldonaĵo aperinta en 1965 mi trovis la formon "manĉuoj". Interese. Nek internacie, nek pinjine (pinjino jam ekzistis en 1965; tamen la ĉinoj komencis internacie ĝin avancigi nur en 1979). Supozeble tiu "manĉuoj" laŭas iun arkaikan transskriban sistemon, kian uzas la PIV-oj, kaj kiu regule senvoĉigas la konsonantojn (kompare kun pinjino kaj la tradicia rusa transskribo): daŭ, daŭismo / tao, taoismo (дао, даосизм) Guomindang / Kuomintango (Гоминьдан) ktp. > Laŭ sia kutimo, la ĉinaj eldonaĵoj ĉiam parolas pri "nacioj" kaj > "nacimalplimultoj". Tio ja estas la Zamenhofa uzo, evidenta en Biblio (kp "nacianoj"), kiu fakte estas ankaŭ la Latina uzo. -- Sergio
