Sergio je 03-11-2007 unuminute asertis: "la fremdlingva vortokombino "Pakto 
Ribbentrop-Molotov (1939)" ne estas gramatike analizebla en Esperanto".

Kiel kutime li bedauxrinde ne indikis la siaopinie gxustan formon (cxu 
"Pakto nomita [laux] R.-M.", cxu Pakto de R.-M.", cxu io alia?). Cxar temas 
pri baza gramatika demando, mi tamen gxojus ricevi fidindan respondon. Cxu 
"Pakto R.-M." eble tamen estas analizebla simile kiel

- Doktoro Zamenhof
- sinjoro Wennergren
- Akademiano Bavant
- monato Novembro
- rivero Volgo
-  La Bremena vaporsipo "Lloyd" (FK.202, cit. laux 
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/majuskloj.html )
- Pakto Ribbentrop-Molotov (http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto kun pliaj 
ekzemploj).

Cxu eble Bertilo povas klarigi?

Antauxdanke

Bernhard




Rispondere a