Je 11/15/07, Yury: [...]
> Fakte la ĉina ne distingas voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn; > konsonantoj en ĝi distingiĝas per ĉeesto/malesto de _aspiracio_; > en pinjino (samkiel en la rusa transskribo) tio nur _konvencie_ > estas signata per "voĉa" (senaspiracia)/"senvoĉa" (aspiracia) > konsonantoj, dum en la malnova skribo de Wade-Giles aspiracio estis > signata per apostrofo post la (ĉiam senvoĉa) konsonanto (kvankam oni > ofte simple forlasadis tiun apostrofon). Teorie tia sistemo estis, > laŭ mi, pli ĝusta, ol pinjino, sed oni rezignis de ĝi probable ĉar > la apostrofoj estis misgvidaj. Nu, la maniero kodi la alspirajn konsonantojn per la literoj de voĉaj sonoj estas sufiĉe tradicia -- ankaŭ la germanoj kaj skandinavoj ĝin uzas (tial ruso aŭ franco ofte aŭdas "PPerlin" el la buŝo de germanoj anstataŭ la de ili atendata "Berlin"). Ankaŭ etimologie tio koheras, ĉar la alspiraj konsosnantoj regule respondas al la voĉaj en la parencaj vortoj samdevenaj (brovo = Braue = бровь <> provo). > Do "ĉ" en tiu vorto estas pravigebla, ĉar la ĉinoj ne distingas > inter "ĉ" kaj "ĝ". Tamen, se la vorto origine estas ne ĉina, kaj en > la origina lingvo oni ja distingas voĉajn kaj senvoĉajn > konsonantojn, do preferindus "ĝ". Eble tiel; sed eble ankaŭ la manĉura lingvo apartenas al la alspira tipo. Ĉiel ajn, oni ja bezonas iel esprimi la kontrastigon, ĉar alie aperos homonimoj. Kaj la apostrofo ne estas taŭga distingilo se oni intencas uzi la pruntotan vorton en buŝa komunikado. -- Sergio
