Je 11/15/07, Yury: [...]
> Sed en la pinjino kaj en la rusa transskribo de la ĉina ja estas > inverse: aspiraciajn (alspirajn, laŭ vi) konsonantojn oni signas per > _senvoĉaj_ konsonantoj, do pinjina "b" estas simpla [p], dum pinjina > "p" estas alspira [p] (proksimume [ph]). Tio povas iom konfuzi la > aferon... Interese. Nu, eble mi eraras, kaj ankaŭ pri la aliaj lingvoj estas same: ke ĝuste la alspiraj sonoj impresas kiel senvoĉaj? Ĉar efektive mi bone aŭdas fortan alspiron en la anglaj "ttable", "ccan" -- sed mi ne perceptas ion similan en "day" aŭ "gun". Supozeble mi simple konfuzis la parigon -- ĉar apriore ŝajnas, ke al voĉa sono devas respondi pli forta, alspira sono; dum la akustika impreso eble funkcias alimaniere. [...] -- Sergio
