Alexander: > ...post tiom da malkontento esprimita antauxe > pri la enkonduko de tiuj nenecesaj radikoj
permesu ankaux komenteton pri tiu malkontento. la abundo kaj okaza akreco de lastatempaj diskutoj banalus en soc.culture.esperanto sed cxi tie sonas iom nove. mi scias, ke ni estas en esperantio, kie lauxta aserto de siaj lingvaj preferoj kaj lauxta malestimo al aliaj opinioj rolas, kiel rolas politikaj asertoj kaj insultoj en aliaj landoj -- cxie homoj bezonas publikan membildon kaj malamikojn. kiu laboris en vilagxa konsilantaro aux en asocio, scias ankaux ke pri 200000-spesa linio de la bugxeto neniu komentas, sed ke pri la dono aux ne-dono de 2000-spesa monhelpo al la futbalklubo por novaj to-cxemizoj la debato tre viglas. tiel estas ankaux en nia afero: ni preterdormas la malbonan staton de tutaj fakoj en revo, sed ni senfine disputas pri unuopa vorto. krom tiaj homaj kauxzoj, mi pensas ke la malkontento havas ankaux tehxnikan kauxzon. revo komencas evidentigi enkonstruitan strecxon. kiam oni fondis gxin, ne estis profesia vortareldonisto en la grupo, kiu rimarkigus, ke mikso de difinvortaro, tradukvortaro kaj tezauxro estas afero malstabila. al iuj lastatempaj plendoj mi respondis, ke vortaro zorgu prioritate pri malfacilaj vortoj. tio veras precipe pri difinvortaro uzata de spertaj parolantoj. tio malpli veras pri tradukvortaro destinita al lernantoj. al kiuj revo estas destinita? al cxiuj. kiam revo entenis nur kernajn vortojn la strecxo inter tiuj pluraj celoj estis apenaux sentebla. nun, cxiu aldono igas la strecxon kvante pli videbla: homoj kun propaganda kaj instrua koncerno volas minimuman radikaron kun cxiuj ekzistaj aux malekzistaj kunmetajxoj; homoj kun lingvohistoria kaj sencanaliza koncerno volas priskribon de la uzata lingvo; homoj zorgantaj pri terminoscienco volas koherajn fakajn vortprovizojn. eble venas tempo por pripensi, cxu revo plu aperu kiel unu sola vortaro. mi ne sugestas disigon al pluraj projektoj, ecx male: nuntempaj vortareldonejoj cxiel provas havi unu solan xml-bazon, sed ili el gxi publikigas diversajn produktojn: dulingvajn vortarojn unuflanke, difinvortarojn por lernantoj aliflanke, gxeneralajn vortarojn ankoraux aliflanke... por cxiu speco ili elektas la gxustajn informojn el la bazo kaj prezentas ilin en propra formato. do eble "reta vortaro" pli kontentigus cxiun, se gxi ne konservus nomon invitan al cxiu ajn interpreto, sed havus unuflanke fasadon nomatan "reta vortaro por lernantoj" kun bazaj vortoj, tradukoj, malmultaj ekzemploj... aliflanke fasadon "reta vortaro gxenerala" kun ampleksa vortprovizo, difinoj, ekzemploj, notoj... aliflanke fasadon "fakaj tezauxroj" kun terminoj, difinoj kaj sencrilatoj. tra tiuj diversaj fasadoj uzantoj trovus vortarojn tauxgajn por siaj diversaj bezonoj, dum kontribuantoj laborus pri la komuna bazo por ili. mi cxi tie nur tiras la aluditan kun jurij ideon pri markado de oftaj vortoj al pli malproksimaj konsekvencoj... jxeromo
