Saluton, kara A.!
Tiu tamen estas klasika difino. En mia lingvo, la portugala, la verbo
"achar" (trovi) estas tute egala al nia esperanta trovi (kaj pri la unuaj
kaj pri la tria difinoj). Mi konsentas kun vi, ke tio sxajnas principe
stranga. Ecx por mi, kiu parolas la portugala, tio estis surprizanta, kiam
mi lernis la internacian lingvon. Poste, tamen, legante klasikanjn verkojn,
mi *trovis*, :-), plurajn ekzemplojn de la uzo de "trovi" kiel jugxi/opinii.
Vidu, ekz-e, la "Scenon Duan" de Ifigenio en Tauxrido, fama traduko de
Zamenhof. Jam en la komenco de la dua sceno, Ifigenio diras:
IFIGENIO:
Fremdulo, diru, kiu kaj el kie
Vi estas. *Mi vin trovas pli simila*
Al greko, ol al skito.
(Sxi deprenas liajn cxenojn.)
Tre dangxera
La libereco estas, kiun mi
Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj
Deturnu tion, kio vin minacas!
Okazis, ke la esperanta trovi gajnis tiun plian econ. Al ni suficxas lerni
tion. :-)
Kore,
F.
2007/12/12, Arkadiusz Zychewicz <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Saluton,
> Mi trovis en difino de la vorto "trovi" strangan trian difinon.
> Oni rezultas el ĝi ke povas signifi ankaŭ kiel "opinii". Mi pensas ke ĉi
> tiu tria difino estas malevidenta. Kaj estas kaŭze kopio de ia idiotismo
> el ia lingvo,
> do se iu skribas tekston kaj uzas ĉi tiu difino tial mulataj personoj ne
> komprenas.
>
> do mi pensas ke eble oni markas ĉi tiu difino kiel ne rekomendata? aŭ io
> analoga.
>
> A.
>
> --
> http://forum.esperanto.org.pl/ - Kial Vi ne parolas en tiu cxi lingvo?
> http://forum.esperanto.org.pl/ - Prosty język dla każdego!
> http://forum.esperanto.org.pl/ - Easy language for everyone!
>
>
>
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
>
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revuloj
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>