Arkadiusz Zychewicz: > Alexander Shlafer pisze: > > Vin versxajne ne mirigas la frazo > > > > Veninte hejmen, sxi trovis lin kusxanta. > > > Jes, ĝi mirigas min ĉar kiam mi aŭskultas > ĝin mi pensas ke li kuŝis dum > ŝi venis al hejmo.
Gxuste! Sxi venis hejmen, kaj trovis lin, kaj ankaux tion, ke li estas kusxanta. Vi do gxuste komprenas tiun cxi esprimon! > Kaj per ke tial estos mi pensas ke pove esti: Pardonu, sed mi ne komprenas, kion signifas tiu cxi frazo ... > Veninte hejmen, sxi trovis lin kusxant_e_. Tio signifus, ke sxi, kusxante, trovis lin. Tute alia afero! > Kaj mi ne vidas ebleco kompreni alie. Hm. Unue vi diras, ke vi komprenas la frazon en du malsamaj manieroj, kaj poste asertas, ke vi ne vidas eblecon kompreni alie. Vi sukcesis min tute konfuzi! :) > >> Do vi konsentis kun mi por ke markis eble keil "arhxaika"? > > > > "Arhxaika" estus tro drasta etikedo por la > > apenaux sentebla aromo, eta stila malmoderneco. > > > > Similan aromon havus tiu, kiu uzus verbojn > > en finitivo kun sufikso "ad" kiel faris Zamenhof, > > kvankam tio ne estas erara, misa aux arhxaika. > > Temas pri nuanco de stilo. > > > Kial mi skribis pri tio problemo. Mi skribis ĉar mi opinias ke aldonado > novajn difinojn de vortoj kiuj estas > kopioj el idiotismoj eĉ el kelkaj lingvoj alkondukis al situacio en kiu > esperanto ne estos facila por kompreni. > Ĉar esceptoj, kiuj ne estas en gramatiko, estos en leksiko. Se mi gxuste komprenas vian ideon, vi volas diri, ke oni evitu idiotismojn, ecx klarajn metaforojn, kiel tiu cxi. Cxu? Laux mi, tio simple ne eblas! La tuta homa lingvo estas bazita sur la ideo, ke malsamajn aferojn oni povas nomi per la samaj vortoj! Nur tial oni povas priskribi aferojn antauxe nepriskribitajn. Tio rilatas al cxiuj parolelementoj: substantivoj, adjektivoj, verboj, adverboj, prepozicioj, partikuloj k.t.p. Ekzemple, estas nenia fizika komuneco inter fenomenoj, kiujn oni priskribas per verbo "flui", kiam oni diras, ke fluas akvo, kanto, vino, tempo, mono, diskuto, sango, k.t.p. Iuj el tiuj esprimoj estas pli metaforaj ol aliaj, pli evidentaj al iuj homoj ol al aliaj, sed tiaspecaj "homonimoj" ne elimeneblas el la homa lingvo! Malpermesi tiajxojn ne eblas sen igi la lingvon neuzebla por gxiaj kutimaj funkcioj. > Krom, sintakso: subjekto + trovi + komplemento + adjektivo. por esprimi > opinii/juĝi > estas preskaux nova regulo de gramatiko, laŭ mi ĉar lasta vorto estus > adverbo. Laux mi gxi estas tre milda kaj suficxe natura uzo de gxia baza signifo, kiel mi provis al vi demonstri en la antauxa mesagxo. Tiu cxi senco aperas en la Antauxparolo al la Fundamento, do gxi ne estas elvisxebla el la lingvo. Tamen se trovigxigxos suficxe da lingvanoj, kiuj konsentos kun vi, gxi povos iam igxi arhxaika, same kiel multe malpli logika "sin trovi" (multfoje uzita en la Fundamento), anstataux kiu en la nuntempa Esperanto oni kutime diras "trovigxi". Ial mi suspektas, ke atinginte firman posedon de la baza gramatiko, vi adaptos ankaux tiun cxi esprimon kiel oportunan, klaran kaj internacie kompreneblan formon. Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
