On Dec 19, 2007 5:27 PM, Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> wrote:

Saluton.

> intertempe kvar homoj elsxutis http://reta-vortaro.de/tgz/server2go_a2.zip
> Eble ili povas skribi cxitie aux al mi, cxu funkciis, cxu ili sxatis.

Do mi estis la kvina :)
Mi elŝutis, lanĉis, provis uzi.
Ĝi funkcias kaj en IE6 kaj en FF2. Sed kiam mi lanĉas Server2Go.exe,
startiĝas IE, malgraŭ ke mia defaŭlta foliumilo estas FF.
Eble vi povos iel refari vian vortaron, ke ĝi nur lanĉu servilon (sen UI).
Kaj mi (uzanto) poste mem startu mian foliumilon kaj
venu al la vortaro per ligilo.

Mi provis serĉon por kelkaj vortoj, ĝi funkciis bone por esperantaj
kaj bjelarusaj vortoj. Sed trovis nenion por japanaj.

Dankon pro via laboro! Mi uzos vian version de la vortaro hejme,
kie mi ne havas internet-aliron.

-- 
Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>

Rispondere a