Mi komprenas, ke hx ne estas facile prononcebla por certaj grupoj, kia la
mia mem, la portugallingvanoj. Nia lingvo ne havas hx-sonon... Pro tio mi
ecx dankas, ke Esperantujo akceptis alternativajn formojn, kia "kemio".
Tamen la litero hx estas tre eleganta kaj aliaj grupoj havas gxian sonon en
siaj cxefaj lingvoj, kiaj la arabaj kaj germanaj parolantoj. Cxu certe?

Tial mi ecx apogas, ke ili, se tiel ili volas, uzas tiun literon. Ankaux
tial mi pensas ke la Akademio, kiam oficiligante, oficialigu kaj la formon
kun hx kaj la formon kun k, precipe cxar, laux la esperanta etimologia moro,
vortoj devenantaj de aliaj vortoj kun "ch" aux "kh" kutime gajnas hx-formon.
Ekz-e "khalifa"... Por gxi certe devus ekzisti oficiala formo, kia hxalifo
mem...

Samideame,

Fernando

Rispondere a