> > Mi senespere zelotas por la araba radiko "nabt-" el kiu "nabto" = > vegetaj'o, plano, ktp. > > Amike > > Renato
Renato, mi vere sxatas vian prizorgon pri araba kaj alipopola kontribuo al E-o. La plej bona araba kontribuo estus la oficialigo de sciencaj terminoj hereditaj de ni, kiuj devenas de la araba, cxar ili estas vere internaciaj. Ni jam havas alkoholo, hxemio, kemio, alhxemio, alkemio (ReVo ne registras tiun formon), algebro, algoritmo, almanako, alkovo... Nu, mi rememoris tiujn komencitajn de "al". :-) Mankas ekz-e alkalo (kemio), Abado (la nomo) kaj abadidoj (la antikva araba dinastio de Sevilo), abelmosko (ebla esperantigo de la plantajxo "Abelmoschus moschatus")... Nu, la vortoj sukero, safrano kaj mosko tusxas la araban, cxu ne? (La nomo de la plantajxo supre citita devenas de "mosko"). Estas kelkaj vortoj rekte ligitaj al la araba kulturo, kiel sultano, kalifo... Devus ekzisti la formo hxalifo, kial ne? Nu, bonan laboron rilate al tio, Renato! Verdstele, Fernando
