On 12/22/07, Dmitri Gabinski: > Saluton! > Fri, 21 Dec 2007 15:02:53 -0300, "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]> > skribis:
>> Mi komprenas, ke hx ne estas facile prononcebla por certaj grupoj >>…Ankaux tial mi pensas ke la Akademio, kiam oficiligante, >>oficialigu kaj la formon kun hx kaj la formon kun k, > Mi malkapablas kompreni tiuspecan logikon. La sono «l» estas > malfacilega al japanoj, la «r» al cxinoj. Do la Akademio devas > oficiarigi ankaux folmon «Espelanto» pol pracxigi cxiujn? Bonvenon en Volapukon! Tamen Volapuko entenis umlaŭtojn, kiuj por ni slavoj estas ne malpli malfacilaj, ol la kontrastigo inter r/l por "japanoj, ĉinoj, infanoj kaj maljunuloj" (la listo apartenas al Schleyer). Aliflanke, por la francoj malfacilas la afrikatoj c, ĝ, ĉ -- kaj Ido prudente forigis ilin, lasante nur s (amikeso), ĵ, ŝ. Tamen ni ja scias, ke por la skandinavoj estas malfacilege distingi inter s/ŝ, z/ĵ ... Ankaŭ la kontrastigo "voĉa/senvoĉa" ne estas universala ... La distingo o/u estas malfacila por la araboj ... -- Sergio
